Luterana preĝejo de Balatonfüred | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Balatonfüred |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | luteranismo |
provinco | Veszprém |
Dato de konsekro | 1999 |
Konsekrinto | Imre Szebik |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | 1996–1999 |
Specifo | |
Enhaveco | 200 personoj |
Ligiloj | |
La Luterana preĝejo estas religia konstruaĵo en urbo Balatonfüred (Hungario).
Historio
Laŭ la supozoj la unua luterana grupo estis fondita en 1535 fare de Mátyás Dévai Bíró. Iom poste tamen la kalvinana religio konkeris. En 1901 nur unusola luterano vivis en Balatonfüred. Ekde 1934 luteranaj diservoj okazis nur en la somera periodo en ĉambrego de hotelo aŭ en hospitalo, ekde 1937 en lernejo. En 1948 la lernejo ŝtatiĝis, la diservoj estis malpermesitaj. La sekvaj diservoj okazis en la kalvinana preĝejo aŭ en privata ĉabro de la luterana pastro. Nova kirko estis konstruita inter 1996-1999.
Konstruaĵo
La kirko situas sola en korto kun ĝardeno en meza parto de la urbo. La fasado estas simetria, meze la turo altiĝas kun 3 sonoriloj. Ambaŭflanke elbranĉiĝas po unu aloj kiel 2 simetriaj navoj. Ili simbolizas etendiĝantajn brakojn de Dio. En la konstruaĵo troviĝas krom la diserva loko oficejo, sakristio, junulara ĉambro.