Luterana preĝejo de Budapeŝto | |
---|---|
![]() Luterana preĝejo en Budapeŝto, en Angyalföld | |
Luterana kirko | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Budapeŝto, Angyalföld |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | luteranismo |
Dato de konsekro | 1938 |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | Gyula Sándy |
Konstrustilo | kvazaŭ klasikismo |
Konstruado | 1937–1938 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
La Luterana preĝejo estas religia konstruaĵo en Hungario, en ĉefurbo Budapeŝto, en distrikto Angyalföld.
Historio
Ekde 1919 la luteranoj preĝadis en loĝdomo aŭ en lernejo. Pro financaj problemoj la preĝejo konstruiĝis en la 1930-aj jaroj. La ĉefaltara bildo pentriĝis en 1942. Dum la 2-a mondmilito la preĝejokelo estis rifuĝejo, dume diversaj kugloj trafis la preĝejon. Baldaŭe la konstruaĵo renoviĝis.
Konstruaĵo
La preĝejo havas unusolan navon kaj flanke kvadratan turon. La ornamaĵoj estas simplaj. Ĉe la fronto estas la ĉefenirejo, sed estas ankaŭ flankenirejo. La paroĥo estas ekstera apartenaĵo apud la preĝejo. Serio de kolonoj interligas la 2 konstruaĵojn.
Fontoj
- Hungara Vikipedio
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.