Katedralo de Sibiu
Luterana
Luterana katedralo en Sibiu
Luterana katedralo en Sibiu
Luterana katedralo
Loko
Ŝtato Rumanio
MunicipoSibiu
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luterana (Evangelia eklezio de Aŭgsburga konfeso en Rumanio)
Statuso katedralo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko
Konstruado
Specifo
Alto 73 m (spajro)
Ligiloj

Luterana katedralo estas impona religia monumento historia en Rumanio, la plej alta katedralo de Rumanio kaj la plej alta mezepoka konstruaĵo de Rumanio en urbo Sibiu, en la historia urbocentro. La proksima paroĥo estas ankaŭ monumento historia. Fama estas ĝia koruso, la Bach-ĥoro sibia.

Historio

En 1520 la preĝejo konstruiĝis, sed en tiu loko estis jam romkatolika kirko el la 12-a jarcento. Laŭ alia dokumento en 1371 impona baziliko de Sankta Maria troviĝis tie, kiu ofte trakonstruiĝis, ekzemple en la jaroj 1424, 1474, 1494 kaj en 1509.

Konstruaĵo

Krom la ĉefa turo estas ankaŭ turetoj en la 4 anguloj, kiuj simbolizas la iamajn historiajn rajtojn. Antaŭ la katedralo skulptaĵo pri episkopo Georg Daniel Teutsch konstruiĝis en 1899. Estas menciinda renesanca pordo kun blazono el 1595. Interne la plej menciinda fresko pretiĝis en 1445. Slovako faris la pli novan barokan orgenon en 1671, kiu renoviĝis en 1997. En la preĝejo estas lokoj por tomboj de iamaj gravaj urbanoj.

Fontoj

  • Rumana Vikipedio
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.