Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Griza lupo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Subfilumo: Vertebruloj Vertebrata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnovoroj Carnivora
Familio: Kanisedoj Canidae
Genro: Kaniso Canis
Specio: C. lupus
Canis lupus
Linnaeus, 1758
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Vivteritorio de lupo ĉirkaŭ jaro 2000: verde: nuntempa, ruĝe: pasinta
Vivteritorio de lupo ĉirkaŭ jaro 2000:
verde: nuntempa, ruĝe: pasinta
Vivteritorio de lupo ĉirkaŭ jaro 2000:
verde: nuntempa, ruĝe: pasinta
Aliaj Vikimediaj projektoj

La lupo (Canis lupus) estas mamulo el la familio de kanisedoj. Ĝi estas antaŭulo de hejma hundo. Ĝi havas maldelikatan hararon kun diversa koloro laŭ ties vivmedio. Ĝia bleko estas ululado, hurlado kaj hojlado = tirbojado.

La lupo havas kelkajn similojn kun la germana ŝafhundo, longas 1,5 m, pezas 40 – 50 kg. Lupoj pariĝas inter decembro kaj februaro, laŭte hurlante, en marto kaj aprilo lupinoj naskas 4 ĝis 6 lupidojn, kutime en grotoj. Pri siaj idoj ili modele zorgas. Dum la unuaj 10 tagoj patrino tute ne forlasas ilin, manĝaĵojn alportas patro. Poste lupidoj malfermas okulojn kaj komencas rampi tra nesto. Lupino ilin mamnutras du monatojn, poste donas al ili viandopecetojn, kiujn ŝi vomis, por ke la idoj ricevu la manĝon jam parte digestitan. Post duonjaro lupidoj komencas lerni ĉasadon kun plenkreskaj bestoj.

Somere lupoj ĉasas malgrandajn bestetojn kaj manĝas eĉ arbarajn fruktojn, sed vintre la etaj bestoj malaperas sub la neĝo kaj la lupoj ne havas alian eblon ol ĉasi cervojn kaj kapreolojn. Tiam lupaj familioj kuniĝas en hordon gvidatan de la plej forta kaj sperta lupo kaj ĉasas komune pelante grandan ĉasaĵon eĉ multajn kilometrojn.

Disvastiĝo

Tiu holarktisa kaj orientalisa specio troviĝas interalie en jenaj ekoregionoj : la anatoliaj koniferaj kaj deciduaj miksarbaroj, la arbaroj de Frejzer-Altebenaĵo kaj Frejzer-Baseno, la arbaroj de norda-centra Rokmontaro, la arkta marborda tundro, la barataj orient-altaĵaj humidaj deciduaj arbaroj, la brit-kolumbiaj kontinent-marbordaj arbaroj, la egeaj kaj okcident-turkaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj, la emin-vala stepo, la iberaj sklerofilaj kaj kvazaŭdeciduaj arbaroj, la malaltebenaĵaj arbaroj oriente de Grandaj Lagoj, la mongolaj-manĉuraj herbejoj, la sekaj deciduaj arbaroj de Katiarbar-Gir, la skandinavaj marbordaj koniferaroj, la skandinavaj montaraj betularoj kaj herbejoj, la sud-anatoliaj koniferaj kaj deciduaj montarbaroj kaj la zagros-montara arbarstepo.

Dum la lastaj jardekoj lupoj revenis en plurajn areojn kie ili malaperis antaŭ ĉirkaŭ 100 jaroj, ekzemple en sudan kaj orientan Francion, en Svision, en grandan parton de Germanio.

Kultura signifo

Lupoj kaj ursoj estis en historiaj tempoj la ĉefaj rabobestoj en Eŭropo. Kiam Eŭropo estis kovritaj de pli da arbaro ol nun, homoj timis enarbariĝi, speciale nokte, timante atakojn.

Lupoj estis timitaj sed ankaŭ simboloj de kuraĝo kaj forto. Romia mitologio rakontis, ke la mitaj fondintoj de Romo, Romulo kaj Remo, estis savitaj de lupino kiam beboj, kaj suĉis el lupinaj mamoj ties kuraĝon, transdonante ĝin al romianoj. Ankaŭ ĝermanoj respektis lupon kaj la vorto por lupo estas etimo de ĝermanaj kaj skandinavaj personaj nomoj kiel Adolfo, Rudolfo, Olavo, Volfgango.

Eŭropanoj (kaj ties nordamerikaj idoj) kredis je luphomoj, homoj kiuj kapablis sorĉe transformiĝi en lupojn.

Rakontoj pri lupoj estas: Petro kaj la lupo, La tri porketoj, Ruĝkufulino, La ĝangala libro de Rudyard Kipling.

Malsovaĝigo

Remburita lupo por kompari kun virogrando.

Estas konataj diversaj ekzemploj de malsovaĝigo de la lupoj. Interesa historio okazis en la Rusia imperio komence de la 20-a jarcento. En 1904 ĉeĥa lutisto Josef Repeček, loĝinta apud Ĉita, malsovaĝigis du lupidojn, trovitajn de li en lupkuŝejo, post mortigi ilian patrinon. De tiam li uzis ilin anstataŭ ĉevalo, prezentante en diversaj foiroj, histrionejoj, dum popolaj festoj. Printempe 1909 Repeček ekveturis je ili al Sankt-Peterburgo, sed somere 1910 mortis apud Tjumeno. Ambaŭ lupoj nur mallonge postvivis lin.[2]

Subspecioj

Antaŭ kelkaj jaroj aperis du luphundaj rasoj: la Saarloosa luphundo kaj la ĉeĥoslovaka luphundo.

La tibeta lupo (Canis lupus chanco), ankaŭ konata kiel la lana lupo, estas griza lupsubspecio indiĝena al Azio de Turkestano ĉie en Tibeto ĝis Mongolio, norda Ĉinio kaj la hinda subkontinento. En Tibeto kaj Ladako ĝi estas konata kiel chánkúshanko.

La iberia lupo (Canis lupus signatus) vivas en la norda duono de Iberio.

Vivantaj

    • Eŭrazia lupo- subspecio ( Canis lupus lupus)
    • Arkta lupo- subspecio ( Canis lupus arctos )
    • Hejma hunda subspecio ( Canis lupus familiaris )
    • Dingo- subspecio ( Canis lupus dingo )
    • Meksika lupo - subspecio ( Canis lupus baileyi )
    • Subspecio de araba lupo ( Canis lupus arabs )
    • Alsky-tundro-lupo- subspecio ( Canis lupus tundrarum )
    • Hinda lupo- subspecio ( Canis lupus pallipes )
    • Centra Alasko-lupo-subspecio ( Canis lupus pambasileus )
    • Nordokcidenta lupo- subspecio ( Canis lupus occidentalis )
    • Subspecio de orienta lupo ( Canis lupus lycaon )
    • Bafininsulo-lupo- subspecio ( Canis lupus manningi )
    • Gronlanda lupo- subspecio ( Canis lupus orion )
    • Subspecio de lupo de rivero Mackenzie ( Canis lupus mackenzii )
    • Labradorsubspecio ( Canis lupus labradorius )
    • Grandaj Ebenaĵoj-subspecio de lupo ( Canis lupus nubilus )
    • Norda Rokmonta subspecio de lupo ( Canis lupus irremotus )
    • Aleksandra Arkipelago-lupo- subspecio ( Canis lupus ligoni )
    • Siberia lupo- subspecio ( Canis lupus albus )
    • Vankuvera Insula lupo- subspecio ( Canis lupus crassodon )
    • Tibeta lupo subspecio ( Canis lupus chanco )
    • Hudsona Golfo-lupo- subspecio ( Canis lupus hudsonicus )
    • subspecio Eŭrazia prerilupo ( Canis lupus campestris )
    • Himalaja lupsubspecio ( proponita scienca nomo: Canis himalayensis )

Formortintaj :

    • Teksasa lupo ( Canis lupus monstrabilis ) - la jaro de ĝia formorto estas nekonata. estis ofta en Teksaso
    • Novlanda lupo ( Canis lupus beothucus ) - formortinta en 1911. Estis ofta en Novlando
    • Bernarda lupo ( Canis lupus bernardi ) - formortinta inter 1918 kaj 1952. Ĝi estis ofta sur Banks Island kaj Victoria Island en norda Kanado
    • Florida nigra lupo ( Canis lupus floridanus ) - formortinta en 1908. Estis ofta en Florido
    • La Kaskada montolupo ( Canis lupus fuscus ) - formortis en 1940. Ĝi estis ofta en Brita Kolumbio, Oregono kaj Vaŝingtono
    • Hokajdo-lupo ( Canis lupus hattai ) - formortinta en 1889. Ĝi estis ofta sur la insulo Hokajdo en Japanio
    • Honshu-lupo ( Canis lupus hodophilax ) - formortinta en 1905. Ĝi estis ofta en la insuloj Honŝuo, Kjuŝo kaj Ŝikokuo en Japanio
    • La suda Rokmonta lupo ( Canis lupus youngi ) - formortis en 1935. Ĝi estis ofta en Nevado, Arizono, Utaho kaj Kolorado

Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri lupo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[3]:

  • Citaĵo
     Buĉas la lupo, oni ankaŭ ĝin buĉos. 
  • Citaĵo
     Inter lupoj kriu lupe. 
  • Citaĵo
     Lupo lupon ne manĝas. 

Galerio

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Mech & Boitani (2004). Canis lupus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 2006-05-05. Enhavas informojn pri kial tio specio estas malplej zorgiga.
  2. Stanislavo Belov (2010-09-11) Kuris lupoj laŭ stratoj… (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2017-09-17. Alirita 2017-09-17.
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-15.

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.