Lunulo aŭ luneto estas la nomo de la duonluno (pli helkolora) en la ungo de la fingro, en la bazo de la ungo, tuj kontraŭ la kutiklo. Ĝi havas blankan koloron, ĉar ĝi konsistas el novaj ĉeloj de la ungomatrikso. Tuj kiam la ungo kreskas, la ĉeloj ŝovas al la libera rando kaj fariĝas diafanaj. Ĉiuj havas tiujn duonlunetojn, sed ili ne ĉiam videblas. Kelkfoje ili troviĝas tuj sub la haŭto.
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.