Moritz Rugendas: Lundú. Lunduo apartenas al la antaŭuloj de sambo.

Lunduo (portugale: lundú) estas malnova afrikobrazila popoldanco laŭ 2/4-a takto, kiun akompanis gitaro (violão), foje ankaŭ perkutinstrumentoj. Same kiel batuko ĝi apartenas al la antaŭuloj de sambo, de kiu ĝi nun estas forŝovita, kaj al la plej malnovaj brazilaj muzikstiloj. La danco populariĝis ankaŭ en la blankula mezklaso kaj estas konsiderebla kiel unua nacia danco de Brazilo.

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.