Luna dio estas dio aŭ diino kiuj estas asociitaj kun aŭ simbolantaj la lunon. Tiuj dioj povas havi larĝan gamon de funkcioj kaj tradicioj depende de la kulturo, sed ili ofte estas konsideritaj la malamiko de la suna dio.
La luna dio povas esti masklaj aŭ inaj, kaj estas kutime de la kontraŭa sekso de la sundio en la sama kulturo. Lunaj dioj estas iomete pli oftaj en la mondo ol la diinoj, kvankam inaj diaĵoj estas pli konataj en la moderna epoko pro la influo de klasika greka kaj romia mitologio, en kiu la luna dio estas ina.
Sekso
Laŭ la sekso atribuita al la propa di(in)o, la luno mem ricevas la saman gramatikan genron, kiel socia sekso. Foje en la sama lingvokulturo, la ĉiela objekto havas diversajn kaj malsamajn nomojn, ies gramatika genro estas masklaj kaj alies ina.
Ekzemple, en la hebrea la gramatika genro de la nomo luno, Jaréaĥ, estas maskla sed la pli literatura nomo al la luno, Levaná (signifante la blankula) kaj ina.
Elstaraj ekzemploj
La luna ciklo de la luno estas rilata en multaj kulturoj kun la virina menstrua ciklo. En multaj lingvoj, la esprimo por la virina ciklo estas ekvivalenta aŭ etimologie proksima al la esprimo por la luna ciklo. Ekzemploj de lundiinoj estas la grekaj Foebe, Artemiso kaj Selena (aŭ Luna en ĝia romia versio).
- Afaia - estis greka diino kiu estis adorata preskaŭ nur ĉe la nura sanktejo sur la insulo Egino en la Sarona Golfo. ŝi iĝis identigita kun la diinoj Atena kaj Artemiso kaj ankaŭ kun la nimfo Britomartiso.
- Artemiso - estas en la helena mitologio la virga diino de la ĉaso kaj unu el la 12 ĉefaj grekaj dioj, unu el la plej populara inter la grekoj. Ŝia astro estas la luno. Kiel Apolono estis la dio de la suno, do Artemiso estis la diino de la luno. Ŝi komplementis Apolonon.
- Bastet - en la egipta mitologio, estas la diino de la muziko, de la ĝojo kaj la patrineco.
- Diana - estis romia diino, la diino de luno kaj ĉasado. Ŝia kulto kunfandiĝis kun tio de la helena diino Artemiso.
- Febo - estis unu el la titaninoj de la unua generacio, filino do de Urano kaj Geo [1]. Ŝi tradicie estis asociita al la Luno, kune kun Atlaso [2]
- Hekato - estas, en la helena mitologio, la submonda diino de sorĉo kaj sorĉistinoj. Ŝia ĉaro estas la luno, forveturanta ĉe la proksimiĝo de la tagiĝo kune kun la spiritoj, elfoj, feoj [3].
- Ĥonsu - luna dio en la egipta mitologio, rilatigita kun la medicino estis protektinto de la malsanuloj kaj kiu forigis la malbonajn spiritojn. Ankaŭ li reprezentis la fekudencon de la Tero, la ĝermopovon kaj la naskiĝojn. Li estas ankaŭ ligita al la tempopaso [4].
- Kokopelli - estas mitologia persono prezentata kiel ĝiba flutludisto, devenanta de la malnovaj amerindiaj kredoj de la okcidenta sudo de Usono, antaŭ pli ol 3000 jaroj. Kokopelli estis bildo de la mitologio de la indiĝenoj Prapueblanoj, simbolo de fekundeco, de ĝojo, de festo, de longa vivo.
- Marishi-Ten - estas diino de la aŭroro en la mitologio de la mahajana budhismo. La nomo venas el la sanskrita Marici ~ lumradio. Oni preĝas je li en Tibeto ĉe aŭroro.
- Meno (mitologio) - estis epiteto de la luna diino Seleno [5], kiam oni kultadis ŝin kiel regantino de la monatoj kaj la temp-kalkulado [6].
- Selardi - estas lundiino de Urarto, analoge al la babilona Sin.
- Seleno (mitologio) - estis arkaika luna diaĵo, filino de la titanoj Hiperiono kaj Tejo [7].
- Sin (diaĵo) - la filo de Enlil kaj Ninlil, Nana en Sumera lingvo, estis la luna diino de la Babilona mitologio, kaj plue reguligantino de la lunaj fazoj de la naturaj fenomenoj kuneksaj. La du precipaj kultaj lokoj estis Ur kaj Harran.
- Tanit - estis diino kiu tenis la plej gravan postenon en Kartago. Tanit estis unu el la edzinoj de Baalo kaj estis alvokata kiel protektantino de la urbo kaj ĝuis apartajn favorojn kaj adoradon ĉe la civitanoj de la kartaga imperio. Ŝi estis diino de la fekundeco, de la amo kaj de la plezuro, asociita al la bona fortuno, al la Luno kaj al agraraj fruktoj.
- Toto - estas inter la plej gravaj dioj de antikva Egiptio, Ĝi estis kultita precipe en Ĥmun. Ĝi estis la dio de skribo, (kaj tial en la mitologia pesado de la animoj ĝi notis la rezultojn), tial ĝia pastraro faris el ĝi universalan dion, kiu kreis la mondon per siaj vortopovo kaj scienco.
Eksteraj ligiloj
Referencoj
- ↑ ↑ Heziodo. Teogonio, 5.136.
- ↑ Homero. Iliado, 5.898.
- ↑ Komentario al Somermeznokta sonĝo de William Shakespeare, trad. Kalman Kalocsay, J. Régulo, La Laguna,1967. p. 94.
- ↑ ↑ Handbook of Egyptian Mythology, Geraldine Pinch, p156, ABC-CLIO, 2002, ISBN 1-57607-242-8
- ↑ Homera Himno 12.
- ↑ Nono. Dionizaj, 44.198.
- ↑ ↑ Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 1.2.2. Heziodo listigas la idaron de Hiperiono kaj Tejo en sia Teogonio, versoj 371 kaj sekv. En la Homera Himno al Helioso, Tejo ricevis la nomon Eŭrifaso («malproksima brilado»), epiteto taŭga ankaŭ por Seleno mem.