Luna Schweiger | ||
---|---|---|
Luna Schweiger en 2009 | ||
Persona informo | ||
Luna Schweiger | ||
Naskiĝo | la 11-an de januaro 1997 en en Berlino, Germanio | |
Lingvoj | germana vd | |
Loĝloko | Hamburgo vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Alma mater | nekonata valoro vd | |
Familio | ||
Patro | Til Schweiger vd | |
Patrino | Dana Schweiger vd | |
Gefratoj | Valentin Florian Schweiger • Lilli Schweiger • Emma Schweiger vd | |
Amkunulo | Kevin von Anhalt vd | |
Parencoj | Frédéric Lichtenberg vd | |
Profesio | ||
Okupo | aktoro • filmaktoro vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Luna SCHWEIGER (naskiĝis la 11-an de januaro 1997 en Berlino, Germanio, do nun 27-jara) estas germana infana aktorino kaj la filino de Til Schweiger.
Vivo
Luna Schweiger estas filino de la germana aktoro Til Schweiger kaj la usona mododezajnistino Dana Schweiger. Ŝi havas tri gefratojn: Valentin (frato), Lilli kaj Emma Schweiger (fratinoj).
En kineja filmo ŝi unuafoje aktoris en aĝo de dek jaroj: en la tiujare plej sukcesa germania kineja filmo Keinohrhasen ("senorelaj leporoj"). En la 2009 ŝi flanke de sia patro Til havis ĉefan rolon en la filmo Phantomschmerz. Krome ŝi havis pli etajn rolojn en la filmoj Zweiohrküken ("duorelaj kokidoj" - ambaŭ filmtitoloj aludas al strangaj memkudritaj infanludiloj) kaj Kokowääh. Same ekde la jaro 2011 ŝi kun siaj du fratinoj prezentas la pribestan germanlingvan televidan serion Die Pfotenbande ("la bestopieda bando").