Lumturo de La Coubre | ||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
La lumturo de La Coubre | ||||||||
Situo | ||||||||
Koordinatoj | 45° 41′ 48″ N 1° 14′ 00″ U / 45.69667 °N, 1.233333 °U (mapo)Koordinatoj: 45° 41′ 48″ N 1° 14′ 00″ U / 45.69667 °N, 1.233333 °U (mapo) | |||||||
Lando | Francio | |||||||
Loko | La Tremblade (Charente-Maritime) | |||||||
Ecoj | ||||||||
Konstruo | 1905 | |||||||
Alto | 64 m (300 ŝtupoj) | |||||||
Trafdistanco | 28 nmi (52 km) | |||||||
Signalo | Du blankaj fulmoj ĉiun 10-an sekundon | |||||||
Lampo | Halogena lampo (1 000 W) | |||||||
Vizitebla | Jes | |||||||
Loĝata | Ne | |||||||
Protekto | Historia monumento (2011)[1] | |||||||
Mapo | ||||||||
Geografia lokigo sur la mapo : Charente-Maritime Geografia lokigo sur la mapo : Francio | ||||||||
La lumturo de La Coubre [lakubʁ] estas lumturo en la atlantika bordo de Francio. Ĝi sekurigas eniron al la estuaro Ĝirondo.
Situo
La lumturo de La Coubre staras en la okcidento de la duoninsulo de Arvert, ĉe la limo inter Les Mathes kaj La Tremblade, proksimume 15 km nordokcidente de Royan.
De la supro de la lumturo bone videblas la golfo Bonne Anse, la arbaro de La Coubre, Ĝirondo kaj la insulo Oléron.
Historio
Pluraj turoj estis starigitaj en la 19-a jarcento, sed ili ĉiuj estis detruitaj de la oceano. En 1895, oni konstruis ŝtonan lumturon, sed ankaŭ ĝi disfalis en 1907. La nuna lumturo estis ekkonstruita en 1904 kaj ekfunkciis en 1905[1]. Ĝi tiam staris 1,8 km for de la oceano, sed hodiaŭ erozio minacas ĝin: en 2010, alta maro proksimiĝas ĝis nur 150 metroj de la lumturo[2].
Bildoj
- La enirejo de la lumturo
- La lanterno de la lumturo
- La ŝtuparo de la lumturo
- La lumturo vidata de strando
- La lumturo Cordouan (maldekstre) kaj tiu de La Coubre vidataj nokte de Soulac-sur-Mer
Referencoj
- 1 2 Phare de La Coubre (france). Datumbazo Mérimée. Alirita 11-an de junio 2013.
- ↑ Le voisin de la Coubre menacé par l’érosion (france). Sud Ouest (2010-08-23). Alirita 13-an de junio 2013.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Prezento de la lumturo Arkivigite je 2013-06-05 per la retarkivo Wayback Machine (turisma retejo de Royan)
- Prezento de la lumturo (turisma retejo de Charente-Maritime)