Lummelunda | |||
---|---|---|---|
| |||
minor locality in Sweden | |||
Administrado | |||
Statuso | vilaĝo | ||
Lando | Svedio | ||
Provinco | Gotlando | ||
Komunumo | Gotlando | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 110 (2005) | ||
Loĝdenso | 343 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 57° 45′ N, 18° 26′ O (mapo)57.75518966313418.426249504965Koordinatoj: 57° 45′ N, 18° 26′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 0,20 km2 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Lummelunda [+] | |||
Lummelunda estas vilaĝo de la sveda insulo Gotlando, la plej granda el Svedio, kaj de ties unika samnoma komunumo kaj gubernio. Ĝi famiĝis ĉefe pri la tiea groto.
Ĝia areo estas 20 hektara. Tie vivas 110 loĝantoj, laŭ censo (popolnombrado) de 2005.
Unuan provon eniri tiun groton, pri kiu ekzistas dokumento, faris la zoologo Torsten Gislén en 1924. Pliaj provoj estis plurfoje faritaj poste, sed ne eblis atingi pli ol 40 metran profundecon. En 1948, tri knaboj, Örjan Håkansson, Percy Nilsson kaj Lars Olsson, interesiĝis pri la groto, kaj ilia scivolemo kondukis en 1950 al decidiga malkovro. Kiam ili tiam revenis en la groton, granda rok-bloko falis el la plafono, kaj aperis malgranda aperturo. Ili komencis esplori pliajn ĉambrojn, kaj la aperturo poste ricevis la nomon "Pojkarnas gång", ’Vojeto de la knaboj’.
La speleologo Leander Tell poste esploris kaj skribis pri la groto.
- Eniro al la groto de Lummelunda
- Vido el la groto
- Preĝejo de Lummelunda
Eksteraj ligiloj
- Lummelundagrottan – svedlingva retejo de la groto kun fotoj