Luminismo (angle Luminism) estas usona pejzaĝisma arta movado, kiu aperis en la 1850-aj jaroj kaj daŭris ĝis la 1870-aj jaroj. La membroj de tiu skolo emis krei multajn lumefektojn en siaj pejzaĝoj, per aera perspektivo, evitante tro abruptajn penikmovojn. La luminismaj pejzaĝoj emfazas kvietecon : ili ofte bildigas kvietan, respegulantan akvon kaj dolĉan ĉielon.
La vorto luminism estis kreita en la 20-a jarcento de arthistoriistoj por priskribi tiun 19-an jarcentan usonan pentradstilon, kiu unue disvolviĝis kiel branĉo de la skolo de la rivero Hudsono. La artistoj de tiu movado ne mem aludis al si per tiu vorto.
Ĉefaj usonaj luministoj
- Fitz Hugh Lane (1804 – 1865)
- David Johnson (1827 – 1908)
- John Frederick Kensett (1816 – 1872)
- James Augustus Suydam (1819 – 1865)
- Sanford Robinson Gifford (1823 – 1880)
- George Caleb Bingham (1811 – 1879)
- Martin Johnson Heade (1819 – 1904)
- Jasper Francis Cropsey (1823 – 1900)
- Frederic Edwin Church (1826 – 1900)
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- angle Artikolo pri luminismo en la ArtLex Art Dictionary Arkivigite je 2005-10-23 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.