Luksemburgo | |||
luksemburge: Lëtzebuerg, france Luxembourg, germane Luxemburg | |||
urbo | |||
Luksemburgo | |||
|
|||
Lando | Luksemburgio | ||
---|---|---|---|
Distrikto | Distrikto Luksemburgo | ||
Kantono | Kantono Luksemburgo | ||
Konata loko | Fortikaĵo Thüngen | ||
Riveroj | Alzette, Pétrusse | ||
Situo | Luksemburgo | ||
- koordinatoj | 49° 36′ 42″ N 06° 07′ 48″ O / 49.61167 °N, 6.13000 °O (mapo) | ||
Plej alta punkto | |||
- alteco | 402 m s. m. | ||
Plej malalta punkto | |||
- alteco | 230 m s. m. | ||
Areo | 51,46 km² (5 146 ha) | ||
Loĝantaro | 132 780 (01.01.2023) | ||
Denseco | 2 580,26 loĝ./km² | ||
Orogenenezo montariĝo |
Luksemburgia plataĵo | ||
Fondita | 4-a jarcento | ||
- urbaj rajtoj | 1244 | ||
Urbestro | Lydie Polfer
(ekde 4-a de decembro 2013) | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MEST (UTC+2) | ||
LAU 2 | LU00011001 | ||
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO | |||
Nomo | vieux quartiers et fortifications / Altstadtviertel und Festungen (malnovaj kvartaloj kaj fortikaĵoj) | ||
Tipo de heredaĵo | kultura heredaĵo | ||
Jaro | 1994 (#18) | ||
Numero | 699 | ||
Regiono | Eŭropo | ||
Kriterioj | iv | ||
Situo enkadre de Eŭropo
| |||
Situo enkadre de Luksemburgio
| |||
Vikimedia Komunejo: Luxembourg City | |||
Retpaĝo: www.vdl.lu | |||
Luksemburgo estas la ĉefurbo de la grandduklando Luksemburgo. Ĝi havas ĉirkaŭ 133 000 loĝantojn kaj troviĝas ĉe la kunfluejo de la riveroj Alzette kaj Pétrusse. Ĝiaj anoj nomas ĝin en la loka lingvo (luksemburga) simple d' Stad [ĉtat] = la urbo.
Ĝia urbestro estas de 2013 Lydie Polfer.
Historio
La urbo evoluis en la 10-a jarcento el kastelo konstruita en 963 de la ardena grafo Sigfrido sur roko Bock' [bok]. La kastelo staris sur la restaĵoj de romia kastelo nomata Lucilinburhuc (= kasteleto).
Fine de la 12-a jarcento oni konstruis urbomuron ĉirkaŭ areo de 5 ha. En 1244 grafino Ermesinde de Namur-Luksemburgio garantiis al la bazarejo urbajn rajtojn.
En 1354 Luksemburgo iĝis duklando.
En 1815 la Viena kongreso igis ĝin suverena grandduklando.
Geografio
La urbo dividiĝas en 24 kvartalojn: Beggen, Belair, Bonnevoie/Bonneweg-Nord-Verlorenkost, Bonnevoie-Sud/Bonneweg-Süd, Supra Urbo, Cents, Cessange/Cessingen, Clausen, Dommeldange/Dommeldingen, Eich, Stacidomo, Gasperich, Grund, Hamm, Hollerich, Kirchberg, Limpertsberg, Merl, Mühlenbach, Neudorf-Weimershof, Pfaffenthal, Pulvermühl, Rollingergrund-Belair-Nord kaj Weimerskirch.
La urbocentron karakterizas la profunda valo de Pétrusse, kiu disigas la Supran Urbon de la Stacidoma Kvartalo. Ĝi estas rezervita al piedirantoj.
Eŭropa ĉefurbo
Luksemburgo estas naskiĝurbo de unu el la fondintoj de Eŭropa Unio, Robert Schuman, kaj unu el la tri oficialaj sidejoj de Eŭropa Unio, sidejo de ties jenaj jurisdikciaj kaj financaj institucioj:
- Kortumo de Eŭropa Unio
- Eŭropa Investa Banko
- Eŭropa Revizora Kortumo
- Sekretariejo de la Eŭropa Parlamento
- Publikaĵa Oficejo
- Pluraj servoj de la Eŭropa Komisiono.
En 1995 kaj en 2007 Luksemburgo estis Eŭropa Kultura Ĉefurbo.
Loĝantaro
Je la 31-a de decembro 2023 la loĝantaro de Luksemburgo konsistis el 64 921 virinoj kaj 69 793 viroj; sume, 134 714 loĝantoj.[1]
La internaciecan karakteron substrekas la fakto, ke pli ol du trionoj (70,44%) de la loĝantaro ne estas luksemburganoj, sed apartenas al 166 aliaj naciecoj. La plej multnombraj estas:
Nacieco | Loĝantaro |
---|---|
francoj | 20.827 |
portugaloj | 11.351 |
italoj | 9.918 |
hispanoj | 5.139 |
belgoj | 4.389 |
germanoj | 3.829 |
rumanoj | 2.508 |
grekoj | 2.140 |
poloj | 1.185 |
irlandanoj | 1.140 |
Servoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Informoj pri (urbo) Luksemburgo (urbo) en la vikio de UEA esperante
- Oficiala paĝaro de la komunuma registaro (france)
- Listo de mondaj heredaĵoj en Luksemburgo laŭ Unesko (angle, france)
- Luksemburga statistika oficejo (angle, france)
- Kiu rajtas voĉdoni en Luksemburgo?, artikolo en UEA Facila aperinta 2023-09-14 (esperante)
|
- ↑ État de la population 2023. vdl.lu. Alirita 2024-02-21.