.jpg.webp)


Luko estas apertureto aŭ speco de fenestro en tegmento aŭ plafono de konstruaĵo por allasi la lumon en la internon plej ofte kovrita per vitro kiu pemesu tion. Tiu povas okupi la tutan surfacon de la tegmento aŭ plafono aŭ nur parton. En arkitekturaj konstruaĵoj lukoj estas gravaj elementoj kiuj povas montri kolorajn ornamaĵojn kiuj nuancigu la lumon allasitan ene de la interno.
Tipoj
Fakte PIV klasigas tri tipojn de lukoj, nome la jenajn:
- ordinare vitrita aŭ kradita, en tegmento, plafono aŭ kelo, por enlasi lumon: mansarda luko. Sin. lumluko. Similaj terminoj estus bovokulo, vazistaso.
- fermebla per pordo aŭ tabuloj, en la ferdeko de ŝipo, por ebligi penetron en la holdon (pli precize: holdluko).
- fermita per kovrilo el giso, kiu en la strato, sur trotuaro kaj simile ebligas al metiisto malsupreniri en kloakon, aŭ subteran galerion.
Laŭ Francisko Azorín luko estas Aperturo, ĉe la tegmento, ĉe la plafono, ĉe la mursupro de konstruaĵo por allasi la lumon en la internon.[1] Li indikas etimologion el la latina lux. lucis (lumo).[2]
Aliaj lukoj
- Keloluko ebligas rektan eniron en kelon.
- Ŝiplukoj estas likimunaj grandaj aŭ malgrandaj aperturetoj sur ŝipoj.
- Kosmoŝiplukoj estas tre rezistemaj pro la ekstera aervida spaco.
En literaturo
La luko ("El tragaluz") estas fama teatraĵo de la hispana verkisto Antonio Buero Vallejo, kiu rakontas historion de familio kiu loĝas en duonkela loĝejo el kiu oni vidas traluke nur la krurojn de la preterpasantoj surstrate.
Notoj
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 130.
- ↑ Azorín, samloke.