Luciano | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Λουκιανὸς ὁ Σαμοσατεύς | ||
Naskiĝo | 125 en Samosato | |
Morto | 192 en Ateno | |
Lingvoj | antikva greka • kojnea greka • siria vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto • satiristo • filozofo • biografo • poeto vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Vera historio ❦ Dialogoj de la dioj ❦ Dialogoj de la mortintoj ❦ Maraj dialogoj vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Luciano de Samosato (greke Λουκιανὸς ὁ Σαμοσατεύς, latine Lucianus Samosatensis; n. 125 – m. 180), aŭ simple Luciano[1] aŭ Lukiano[2], estis konata asiria verkisto de satiroj, filozofo epikura kaj komediisto, kiu verkis en la greka lingvo. Luciano naskiĝis en Samosato, kie hodiaŭ estas Turkujo, sed tiame ĝi estis romia provinco.
Li estas konata pro sia spirita kaj mokema stilo. Inter liaj plej konataj verkaĵoj, estas: Vera historio (eble la unua verkaĵo sciencfikcia en la historio), Aleksandro la profetaĵvendisto, La morto de Peregrino, Vendado de kredoj, Dialogoj inter la dioj, kaj Dialogoj de la mortuloj.
Luciano admiris Epikuron kaj liajn verkaĵojn. Lia kritiko de Aleksandro la fraŭda profeto enhavas la laŭdon jenan al la Precipaj Doktrinoj de lia filozofo preferita:
|
Verkaro kaj stilo
Kvankam lia originala lingvo estis la aramea, li verkis en la greka.
Li provis pri diversaj verkstiloj, sed fine inventis la humuran dialogan stilon - inter filozofia dialogo kaj komedio. Kvankam iuj el ili eble ne estas originalaj, li lasis pli ol okdek verkojn atribuitajn al li, el kiuj la plej gravaj estas: "Dialogoj de la dioj" kaj "Dialogoj de la mortintoj". Lia ĉefrolulo Manipus supreniras al la ĉielo kaj renkontas la dion Zeŭso, kiu ricevas helpopetojn de la tuta mondo sed ne scias kiun helpi unue.
Luciano mokis la diojn pro ilia neekzistado, la riĉulojn pro ilia avareco kaj la malriĉulojn pro ilia ĵaluzo. Kvankam li ankaŭ mokis la filozofojn, li adoris Epikuron kaj skribis pri li: “Ĉi tiuj estas la benoj kaj trankvileco, kiujn Epikuro donas al siaj legantoj; Li liberigas ilin de timo kaj espero, kaj disvolvas inter ili la veron kaj racion". Luciano malŝatis iun supernaturan kredon kaj ne havis simpation por la religiaj tendencoj de sia tempo.
Luciano verkis pri vojaĝoj al la luno kaj la planedo Venuso, la vivo en la spaco kaj militoj inter la steloj, do oni povas nomi lin: "La patro de sciencfikcio". En lia verko Philopseudeis ("Amo al Mensogoj") estas la rakonto konsiderata originala pri la metilernanto magiista de Goethe.
Kolekto de liaj verkoj eldoniĝis unue en Florenco en 1499. Interalie li influis Cyrano de Bergerac, kiu verkis la romanon "Ŝtatoj kaj Imperioj sur la Luno" kaj Voltero, kiu verkis la rakonton "MicroMegas".
En Esperanto aperis
- Lukio aŭ Azeno. Tradukis Gerrit Berveling.
- 1-a eldono. Vlaardingen: VoKo, 1988. 40 paĝoj. (Vlardingenaj kajeroj 4.)
- 2-a eldono. Ŝapekoo: Fonto, 1988. 44 paĝoj. (Fonto-kajeroj 4.)
- Aŭkcio de vivoj. [Vitarum auctio.] Tradukis José F. Martín del Pozo.
- 1-a eldono. Bakers Hill: Bookleaf, 1993. 11 paĝoj.
- 2-a eldono. York (Aŭstralio): Esperanto sub la Suda Kruco, 2006. 11 paĝoj.
- Dialogoj de la dioj. Tradukis José F. Martín del Pozo. Málaga: Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, 1998. 46 paĝoj. (Helenaj klasikoj 2.)
- Dialogo inter Pozidono kaj Hermeso. Tradukis Gerrit Berveling.
- Dialogo inter Zeŭso kaj Ganimedo. Tradukis Gerrit Berveling.
- Veraj rakontoj. Tradukis Gerrit Berveling. Zwolle: VoKo, 2006. 58 paĝoj. (VoKo-numeroj 22.)
- Filozofo-merkato. [Vitarum auctio.] Tradukis Gerrit Berveling.
- Juĝo pri la diinoj. Tradukis Gerrit Berveling.
- Lukiano: Nigrino (trad. Gerrit Berveling). Dialogo per kiu Lukiano priskribas paroladon de la filozofo Nigrino (ĉu alinome Albino) kiu defendas filozofian vivmanieron, Atenon kaj atenanojn kaj kontraŭas maltrankvilan vivon de urboj kiel Romo, kiu estas kritikata.[3]
Referencoj
- ↑ PIV: Lucian/o Z. Vira nomo, i.a. de helena satira verkisto (2a jc p.K.).
- ↑ tiel ĉe Gerrit Berveling, tradukinto de pluraj liaj verkoj.
- ↑ Lukiano: Nigrino En Beletra Almanako 35, junio 2019. pp. 103-114.