Luis García Berlanga | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Luis García-Berlanga Martí |
Naskiĝo | 12-an de junio 1921 en Valencio |
Morto | 13-an de novembro 2010 (89-jaraĝa) en Pozuelo de Alarcón, Hispanio |
Tombo | Pozuelo de Alarcón |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Familio | |
Patro | José García-Berlanga Pardo |
Frat(in)o | Fernando García-Berlanga Martí |
Infanoj | Jorge Berlanga • Carlos Berlanga |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro • scenaristo • reĝisoro • milita volontulo |
Luis García-Berlanga Martí (Valencio, 12-a de junio de 1921 – Madrido, 13-a de novembro de 2010)[1] estis scenaristo kaj kinreĝisoro de kino hispana.
Biografio
Li naskiĝis el familio de terposedantoj centruloj kaj dekstruloj, sed respublikaj. La patro fuĝis el konflikto kun anarkosindikatistoj al Tanĝero, kie li estis arestita de frankistoj.
Luis García Berlanga studis juron kaj poste Filozofion kaj Beletrojn, sed poste, en 1947, ekstudis kinon en Madrido. Dum sia junaĝo li aliĝis al la frankisma Blua Divizio kiu helpis al Hitlero laŭdire por eviti politikajn subpremojn ĉar lia patro estis guberniestro en Valencio dum la Respubliko Hispana. En 1990 García-Berlanga mem rekonis sian aliĝon ĉar multaj amikoj estis membroj de la Hispana Falango.
Debutis kiel reĝisoro en 1951, dum la frankismo per la filmo Esa pareja feliz, kie li kunlaboris kun Juan Antonio Bardem. Kun tiu li estas konsiderata unu de la renovigantoj de la hispana kino postmilita. Inter liaj filmoj elstaras El verdugo (La ekzekutisto) aŭ Bienvenido, Mister Marshall. Li kunlaboris sepfoje kun la scenaristo Rafael Azcona.
Aliaj filmoj estis Los jueves, milagro kaj Plácido. En la filmoj de tiu epoko Berlanga elstaris pro sia lerteco eviti la cenzuron per diroj kaj situacioj nerekte kritikaj, kiujn la spektantoj povus poste deĉifri.
Dum sia kariero kaj ĉefe post la alveno de la Hispana transiro li ricevis multajn premiojn kaj omaĝojn.
Li mortis hejme en Madrido la 13-a de novembro de 2010 je 89 jaroj, pro natura tialo.
Filmoj
- Esa pareja feliz (1951). Kunreĝisorita kun Juan Antonio Bardem.
- Bienvenido, Mister Marshall (1952).
- Novio a la vista (1954).
- Calabuch (1956).
- Los jueves, milagro (1957).
- Plácido (1961).
- El verdugo (1963).
- Las pirañas (La boutique, 1967).
- ¡Vivan los novios! (1970).
- Tamaño natural ("Grandeur nature", 1974).
- La escopeta nacional (1977).
- Patrimonio nacional (1981).
- Nacional III (1982).
- La vaquilla (1985).
- Moros y cristianos (1987).
- Todos a la cárcel (1993).
- París Tombuctú (1999).
Notoj
- ↑ Luis García Berlanga fallece a los 89 años, konsultita la 13an de novembro de 2010, 13a de novembro de 2010, El País
Bibliografio
- Jesús Franco: Bienvenido Mister Cagada, Aguilar, Madrid, 2005. ISBN 84-03-09580-5.
Eksteraj ligiloj
- Premio Princo de Asturio de la Artoj 1986 Arkivigite je 2009-10-09 per la retarkivo Wayback Machine
- Biografio
- Ŝlipo en IMDb
- Especial: Berlanga, maestro de maestros
- Berlanga: muere uno de los más grandes del cine Arkivigite je 2010-11-16 per la retarkivo Wayback Machine