Luis Eduardo Aute
Persona informo
Naskonomo Luis Eduardo Aute Gutiérrez
Naskiĝo 13-an de septembro 1943 (1943-09-13)
en Manilo
Morto 4-an de aprilo 2020 (2020-04-04) (76-jaraĝa)
en Madrido
Mortokialo COVID-19
Lingvoj hispana kataluna franca angla itala tagala
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo kantisto kantoverkisto aktoro diskografa artisto filmreĝisoro scenaristo komponisto poeto pentristo reĝisoro

Luis Eduardo AUTE Gutiérrez (Manila, Filipinoj; 13a de septembro 1943 - Madrido, Hispanio; 4a de aprilo 2020)​ estis hispana komponisto, reĝisoro, skulptisto, pentristo kaj poeto. Kvankam li estis konata ĉefe kiel kantoverkisto, li elstaris ankaŭ kiel pentristo kaj reĝisoro. Li parolis hispane, angle, katalune, france, itale kaj tagaloge.​

Biografio

Li kreskiĝis en Filipinoj kaj instaliĝis en Hispanio en 1954. Dum studado li dediĉis sin al pentrado kaj ekmuzikado. En 1960 li faris sian unuan ekspozicion. En la 1960-aj jaroj li setliĝis en Parizo kaj ekkonis la intelektularajn etosojn.

Lia pentrista kariero portis lin al Brazilo en 1966, kaj poste li ekverkis kantojn por Massiel, el kiuj famiĝis ĉefe Rosas en el mar (1967), ankaŭ internacie kiam ĝi estis versiigita de tre diversaj kantistoj. Tamen en tiu epoko li konsideris prioritate pentrarton kaj kantoverkadon nur duarange. En 1968 li ekkunlaboris kun la kantistino Mari Trini, kiu ekzemple kantis du liajn kantojn: nome El alma no venderé kaj No sé qué pasará. Fine de la 1960-aj jaroj li koncentriĝis en verkado.

Komence de la 1970-aj jaroj li registris kantojn, filmis kurtojn, kaj realigis aliajn artaĵojn. En 1972, RCA publikigis kompilaĵon Álbum (1966-67), kaj sekvajare Rosa León publikigis sian unuan diskon, en kiu oni inkludis sep kantojn de Aute, inter kiuj Las cuatro y diez, De alguna manera kaj La secretaria ideal. En tiu epoko kaj laŭlonge de la 1970-aj jaroj li komponis muzikon por filmoj, televidaj programoj, kantistoj ktp. En 1978 lia kanto «Al alba» iĝis himno kontraŭ la epoko de la frankismo, same kiel A por el mar; tiukadre li veturis al Kubo kaj apogis la tiean reĝimon.

En la 1980-aj jaroj li registris kantojn, partoprenis en koncertoj, kunlaboris kun Teddy Bautista, Pablo Milanés, Silvio Rodríguez, Joan Manuel Serrat, Joaquín Sabina ktp. En la 1990-aj jaroj li plue kunlaboris kaj ĉefe partoprenis en diversaj kanto-muzikaj inciatoj En 1993 li turneis tra Sudameriko. Li pluigis fekundan kaj sukcesan karieron en la 21-a jarcento, ĝis li suferis infarkton en 2016. Ekde tiam li ĉefe ricevis omaĝojn, kaj mortis en 202o, kiel rezulto de KOVIM-19.

Diskaro

Fruaj unuopaĵoj

  • Don Ramón / Made in Spain (RCA-Víctor, 1967)
  • Aleluya #1 / Rojo sobre negro (RCA-Víctor, 1967)
  • Al-leluia #1 / Roig damunt el negre (RCA-Víctor, 1967)
  • Mi tierra, mi gente / Los ojos (RCA-Víctor, 1968)
  • Los burgueses / Me miraré en tu cuerpo (RCA-Víctor, 1968)
  • Clamo al firmamento (Aleluya #2) / Ausencia / Labrador (RCA-Víctor, 1968)
  • Yo pertenezco / Dónde estará la verdad (RCA-Víctor, 1968)
  • Tiempo de amores / Sí, sí, señor (RCA-Víctor, 1968)

Longdaŭraj diskoj

Studialbumoj

JaroTitoloMarkoNotoj
1967Diálogos de Rodrigo y GimenaRCA-Víctor
196824 canciones brevesRCA-Víctor
1973RitoAriola
1974EspumaAriola
1975BabelAriola
1976SarcófagoAriola
1977ForgesoundAriolaKun Jesús Munárriz
1978AlbantaAriola
1979De par en parAriola
1980AlmaMovieplay
1981FugaMovieplay
1984Cuerpo a cuerpoAriola
1985NudoAriola
1987TemploAriola
1989Segundos fueraAriola
1991Ufff!Ariola
1992SlowlyAriola
1994Animal - Poemigas 1991- 1994Libro-disko
1995AlevosíaVirgin
1998Aire/InvisibleVirgin
2003Alas y balasVirgin
2007El desenterrador de vivosLibro-disko (kun Fernando Polavieja)
2007A día de hoyBMG Ariola
2010IntemperieSony Music
2012El niño que miraba el marSony Music
2018Aute canta a Oroza

Koncerte

JaroTitoloMarkoNotoj
1983Entre amigosMovieplay
1993Mano a manoAriolaKun Silvio Rodríguez
2007Humo y azarBMG Ariola
2018De la luz y la sombraSony Music

Kompilaĵoj

JaroTitoloMarkoNotoj
1972Álbum 1966-67RCA
199320 canciones de amor y un poema desesperadoAriola
1996Paseo por el amor y el deseoAriola
2001QuerenciasVirgin
2003Auterretratos, vol. 1BMG Ariola
2005Auterretratos, vol. 2BMG Ariola
2008Memorable cuerpoSony BMG
2009Auterretratos, vol. 3BMG Ariola
2009AuteclàssicSony MusicKun [Joan Isaac

Poemaroj

  • La matemática del espejo (Ángel Caffarena, Málaga, 1975)
  • La liturgia del desorden (Hiperión, Madrid, 1978)
  • Canciones (Hiperión, Madrid, 1988)
  • animaLuno (El Europeo/Allegro, Madrid, 1994). Disko-libro.
  • animaLdos (Plaza/Janés, Madrid, 1999). Libro-filmo.
  • animaLtresD (Siruela, 2005)
  • animaLhito (Siruela, 2007)
  • No hay quinto aniMaLo (Siruela, 2010)
  • El sexTo animal (Espasa, 2016)

Filmoj

  • Senses (kurto, 1961)
  • Días de viejo color (1967)
  • Minutos después (kurto, 1970)
  • Chapuza 1 (1971)
  • A flor de piel (kurto, 1975)
  • La viuda andaluza (1976), komponisto
  • Los viajes escolares (1976), komponisto
  • Esposa y amante (1977), komponisto
  • In memoriam (1977), komponisto
  • Mi hija Hildegart (1977), komponisto
  • ¡Arriba Hazaña! (1978), komponisto
  • El hombre de moda (1980), komponisto
  • El muro de las lamentaciones (kurto, 1986)
  • El vivo retrato (1986)
  • La pupila del éxtasis (1989)
  • Un perro llamado Dolor (2001), reĝisoro
  • Delirios de amor (1986), reĝisoro kaj scenaristo
  • El niño y el basilisco (2012)
  • Tras Nazarín (2015), aktoro kaj komponisto
  • Vincent y el giraluna (2015)

Bibliografio

  • Abel, David F.: Luis Eduardo Aute. Melodía Poética, Editorial La Máscara, Colección Todas las Músicas, Valencia, 1997.
  • Plaza, José María: Luis Eduardo Aute, Júcar, Colección Los Juglares, Madrid, 1983.
  • Rodríguez Lenin, Jesús: Luis Eduardo Aute, Sociedad General de Autores de España, Madrid, 1993.
  • Shea, David: Aute. De la luz y la sombra: el latido de una canción, Editorial Puentepalo, 2003.
  • Jijena Sánchez, Agustín Elías: «Reino de Albanta», kun prologo de Luis Eduardo Aute, Reino de Albanta Ediciones, 2002.
  • García Gil, Luis. Aute. Lienzo de canciones. Editorial Milenio, 2016.

Eksteraj ligiloj


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Luis Eduardo Aute en la hispana Vikipedio.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.