Luis Cuenca | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Luis Cuenca García | ||||
Naskiĝo | 6-an de decembro 1921 en Navalmoral de la Mata | ||||
Morto | 21-an de januaro 2004 (82-jaraĝa) en Madrido | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | pulma malsano vd | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Infanoj | 2 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro • televida aktoro vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Luis CUENCA García (Navalmoral de la Mata, provinco Cáceres, 6a de decembro 1921 - Madrido, 21a de januaro 2004) esits hispana aktoro.
Biografio kaj kariero
Li devenas el familio de aktoroj kaj kreskiĝis en tiu etoso. Post la Hispana Enlanda Milito li specialiĝis en spektakloj de varieteoj, ĉefe por la impresario Matías Colsada kaj la kantistino Tania Doris.
En el kino li debutis en 1957 per varietea filmo Quiéreme con música, de Ignacio F. Iquino. Li estis ĉefe komedia aktoro kaj lia kariero koncentriĝis ĉefe en liaj lastaj jaroj kaj en duarangaj roloj. Ĉefaj filmoj estis jenaj: Perras callejeras (1985), de José Antonio de la Loma, Suspiros de España y Portugal (1995), La buena vida (1996), de David Trueba, pro kiu li ricevis Goya-premion, Airbag (1997), de Juanma Bajo Ulloa, La hora de los valientes (1998) de Antonio Mercero, Torrente, el brazo tonto de la ley (1998), de Santiago Segura, Obra maestra (2000), denove kun Trueba, kaj Di que sí (2004), de Juan Calvo.
Eksteraj ligiloj
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Luis Cuenca en la hispana Vikipedio.