Luigi Carlo Borromeo | |
---|---|
Persona informo | |
Nomo | Luigi Carlo Borromeo |
Dato de naskiĝo | 26-a de oktobro 1893 |
Naskiĝloko | Graffignana |
Dato de morto | 4-a de julio 1975 |
Mortoloko | Pesaro |
Aĝo je morto | 81 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupo | episkopo |
Geografio | |
Ŝtato | Italio |
Etneco | Italoj [+] |
Lingvoj | |
Parolata lingvo | itala lingvo [+] |
Portalo pri Homoj | |
Luigi Carlo Borromeo (naskiĝis la 26-an de oktobro 1893 en Graffignana, mortis la 4-an de julio 1975 en Pesaro) estis itala episkopo.
Li estis episkopo de Pesaro ekde la 28-a de decembro 1952 ĝis la 4-a de julio 1975, lin sukcedis MS-ro Gaetano Michetti.
Biografio
Li naskiĝis en Graffignana[1] en 1893, kaj estis ordinita pastro en 1918; li estis konsekrita helpa episkopo de Lodi la 2-an de decembro 1951 de MS-ro Pietro Calchi Novati.
La 28-an de decembro 1952 li estis nomumita episkopo de la Diocezo de Pesaro.[2]
Li ĉeestis ĉiujn kunsidojn de la dua Vatikana Koncilio, kaj en 1971[3] li inaŭguris la novan paroĥon de St. Karlo Boromeo.
Li gvidis la diocezon ĝis sia morto la 4-an de julio 1975. Li estis entombigita en la dioceza katedralo.
Referencoj
- ↑ Correva l'anno
- ↑ Mons. Luigi Carlo Borromeo a Pesaro negli anni Cinquanta
- ↑ La storia della parrocchia Arkivigite je 2016-09-13 per la retarkivo Wayback Machine
Bibliografio
- Ernesto Preziosi, "La marea che sale…" Mons. Luigi Borromeo vescovo di Pesaro e l'apertura a sinistra, en Frammenti. Quaderni per la ricerca, nº 11, 2007.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.