Ludwig Schläfli
Persona informo
Naskiĝo 15-an de januaro 1814 (1814-01-15)
en Seeberg BE
Morto 20-an de marto 1895 (1895-03-20) (81-jaraĝa)
en Berno
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Svislando vd
Alma mater Universitato de Berno vd
Profesio
Okupo matematikisto universitata instruisto vd
Laborkampo matematiko vd
vd Fonto: Vikidatumoj

Ludwig SCHLÄFLI (15-a de januaro 1814 – 20-a de marto 1895) estis svisa matematikisto, specialigita pri geometrio kaj kompleksa analitiko (tiutempe nomata "funkcia teorio"). Li estis unu el la ĉefaj evoluigantoj de la ideo de pli mult-dimensiaj spacoj. La koncepto de mult-dimensieco estas ĉiea en matematiko, ekludis gravan rolon en fiziko kaj estas ofta temo en scienca fikcio.


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.