Ludwig Ebmer | |||||
---|---|---|---|---|---|
tomboslabo en la Johano-kirko de Breitbrunn am Chiemsee | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | nekonata en Wasserburg am Inn | ||||
Morto | 4-an de decembro 1516 en Vieno | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Padovo • Universitato de Vieno vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | juristo • katolika sacerdoto • katolika episkopo vd | ||||
| |||||
Episkopo de Chiemsee | |||||
Dum | 1495–1502 | ||||
Antaŭulo | Georg Altdorfer | ||||
Sekvanto | Christoph Mendel von Steinfels | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ludwig EBMER (naskiĝis en Wasserburg am Inn, mortis la 4-an de decembro 1516 en Vieno estis germana juristo kaj inter 1495–1502 episkopo de Chiemsee. Lia posteulo estis Christoph Mendel von Steinfels.
Vivo
De 1466 ekzistas por Ebmer matrikuliĝakto ĉe la Universitato de Vieno kie li doktoriĝis pri kanona juro. Unue li estis kanoniko de la klostro je Au (Gars am Inn) antaŭ gvido mallonga de la urba paroĥo de Salzburg. Nur en 1476 li ricevis la ordinacion sacerdotan kaj aktivis ekde 1477 paroĥestre en St. Veit. En 1478 Ebmer estis komisiito en Romo por la salcburga arkiepiskopo Bernhard von Rohr kaj apartenis en 1479 en la funkcio de ĉefadministranto de la katedralo de Salcburgo al senditaro kies tasko estis interparoli kun reĝo Matiaso la 1-a (Hungario).
Inter 1479 kaj 1481 li estis kaj paroĥestro de Gmünd kaj arkipresbitero de Supra Karintio. En 1482 li karieris je salcburga katedralkapitulaneco ricevonte krome la kontrolon pri la aŭgustenana Zeno-monaĥejo de Reichenhall. Pri ties bona administrado kaj bibliotekpliriĉigo li tre meritis. Inter 1494 kaj 1495 li estis salcburga ĝenerala vikario kaj estro de la eklezia tribunalo.
Post la forpaso de lia episkopa moŝto Georg Altdorfer li estis nonumita fare de Sigmund von Hollenegg en la 4.5.1495 episkopo de Chiemsee. Pro la sekva vakanteco de la arkiepiskopa seĝo la ordinacio eblis nur en la 26.7.1495 fare de la episkopoj de Freising, Regensburg, Passau kaj Brixen. De lia mallonga regado estas konate ke li deklaris kelkajn indulgencojn kaj konsekris en 1498 kaj 1501 altarojn en sia katedralo de Herrenchiemsee. Por la rezidejo salcburga Chiemseehof li konstruigis modernan akvoprovizadon.
En la 27.7.1502 li abdikis kaj komisiis la paroĥestrojn de Bischofshofen, Bramberg am Wildkogel kaj Taxenbach ke ili informu ĉi-prie la salcburgan arkiepiskopon Leonhard von Keutschach. Post kelke da restado en la Zeno-konvento li iris Vienon kiel konsilisto de imperiestro Maksimiliano la 1-a. Malgraŭ instalo kaj financado de Andreo-kapelo ene de la Herrenchiemsee-katedralo kiel maŭzoleo li entombiĝis tre verŝajne Viene.
Literaturo
- Erwin Naimer: Ebmer, Ludwig († 1516). Ĉe: Die Bischöfe des Heiligen Römischen Reiches. Ein biographisches Lexikon. Bd. 2: 1448 bis 1648. Eldonis Erwin Gatz. Duncker & Humblot, Berlin 1996 ISBN 3-428-08422-5, p. 143.
- Rainald Becker: Wege auf den Bischofsthron. Geistliche Karrieren in der Kirchenprovinz Salzburg in Spätmittelalter, Humanismus und konfessionellem Zeitalter (1448–1648) (= Römische Quartalschrift. Supplementband 59). Rom/Freiburg/Wien: Herder 2006 ISBN 9783451268595, p. 427.
- Johannes Lang: Das Erzbistum Salzburg 2: Das Augustinerchorherrenstift St. Zeno in Reichenhall (= Germania Sacra. Dritte Folge 9). Berlin/Boston 2015, p. 583–587 teksto interrete.