Ludwig Christoph Heinrich Hölty | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Ludwig Christoph Heinrich Hölty | ||
Naskiĝo | 21-an de decembro 1748 en Mariensee | |
Morto | 1-an de septembro 1776 (27-jaraĝa) en Hanovro | |
Mortis pro | naturaj kialoj vd | |
Mortis per | tuberkulozo vd | |
Tombo | Alter St.-Nikolai-Friedhof vd | |
Etno | Germanoj vd | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Sankta Romia Imperio • Germanio vd | |
Alma mater | Universitato de Göttingen vd | |
Subskribo | ||
Memorigilo | ||
Profesio | ||
Okupo | poeto • verkisto • tradukisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ludwig Christoph Heinrich HÖLTY (naskiĝinta la 21-an de decembro 1748 en Mariensee ĉe Neustadt am Rübenberge; mortinta la 1-an de septembro 1776 en Hanovro) estis germana populara poeto el la medio de la poeta kaj literatura rondo Hainbund en Göttingen.
Unu el liaj plej famaj poemoj estas Üb' immer Treu und Redlichkeit bis an dein kühles Grab (Der alte Landmann an seinen Sohn), kiun Wolfgang Amadeus Mozart muzikigis per la melodio de la ario Ein Mädchen oder Weibchen el la opero Die Zauberflöte. Konata estas ankaŭ la muzikigo de la poemo Traumbild fare de Mozart. Aliajn poemojn muzikigis interalie Carl Philipp Emanuel Bach, Johann Christoph Friedrich Bach, Johann Abraham Peter Schulz, Johann Friedrich Reichardt, August Harder, Christoph Ernst Friedrich Weyse, Conradin Kreutzer, Franz Schubert, Peter Cornelius, Johannes Brahms, Fanny Hensel kaj Felix Mendelssohn Bartholdy.
Eksteraj ligiloj
- Informoj pri Ludwig Christoph Heinrich Hölty en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- Verkoj de Ludwig Christph Heinrich Hölty en Bibliotheca Augustana
- „Elegie auf ein Landmädchen“ kun ilustraĵoj de Daniel Chodowiecki
- Selektaj vivdatoj Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
- biografio