Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Ludoviko la 4-a
Ludoviko la 4-a de Palatinato
Palatinata grafo ĉe Rejno
Regado 1436-1449
Antaŭulo Ludoviko la 3-a
Sekvanto (regento Frederiko la 1-a), Filipo
Persona informo
Ludwig IV. von der Pfalz
Naskiĝo 1-a de januaro 1424
en Heidelberg,  Sankta Romia Imperio
Morto 13-a de aŭgusto 1449
en Worms,  Sankta Romia Imperio
Tombo Heiliggeistkirche (Heidelberg)
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Dinastio Vitelsbaĥoj
Patro Ludoviko la 3-a vd
Patrino Mathilde van Savoye vd
Gefratoj Mechthild of the Palatinate Frederiko la 1-a Rupreĥto de Palatinato vd
Edz(in)o Margareta de Savojo
Infanoj Filipo vd
vd Fonto: Vikidatumoj

Ludoviko la 4-a, Palatinata Elektisto (naskiĝis en Heidelberg, la 1-an de januaro 1424; mortis en Worms, la 13-an de aŭgusto 1449) el la dinastio de la Vitelsbaĥoj estis Palatinata princo-elektisto de la Rejno inter 1436 kaj 1449.

Li estis filo de Ludoviko la 3-a, Palatinata Elektisto (1378-1436)[1] kaj lia dua edzino Matilda de Savojo. Kiam lia patro mortis, en 1436, li restis sub la kuratoreco de sia onklo Otto la 1-a, Palatinata grafo de Mosbach (1390-1461)[2]. En 1444, li forpuŝis la atakojn de la Armanjakoj[3] kiel imperia kapitano. En 1445, li edziĝis al Margareta de Savojo (1410–1479)[4], vidvino de Ludoviko la 3-a, reĝo de Napolo (1403-1434)[5]. Kun ŝi, li havis solfilon Filipon. Kiam li mortis, en 1449, aĝante 25 jarojn, en Worms, lia frato Frederiko heredis la Palatinaton, kiel regento anstataŭ la ne-plenaĝa Filipo. Ludoviko sepultiĝis en la Preĝejo de la Sankta Spirito, en Heidelberg.


Vidu ankaŭ

Referencoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.