Ludogorec Razgrad | |||
---|---|---|---|
futbala klubo | |||
Kluba nomo | Професионален футболен клуб Лудогорец Разград PFK Ludogorec Razgrad | ||
Fondita | 2001 | ||
Stadiono | Areno Ludogorec en Razgrad, Bulgario | ||
Kapacito | 8.808 | ||
Prezidanto | Kiril Domusĉiev | ||
Trejnisto | Pavel Vrba | ||
Ligo | Unua Ligo de Bulgario (Parva liga) | ||
2022/23 | 1-a pozicio, 1-a bulgara ligo | ||
Oficiala retejo | ludogorets.com | ||
| |||
Ludogorec Razgrad aŭ Ludogorets Razgrad - plena nomo Професионален футболен клуб Лудогорец Разград, PFK Ludogorec Razgrad - estas unu el la plej sukcesaj futbalkluboj de Bulgario. Kiel la nomo indikas, ĝi baziĝas en la urbo Razgrad. En la sezono 2022/23, la unua vira teamo de la klubo la 12-an jaron en sinsekvo atingis la 1-an pozicion de la Unua Ligo de profesia futbalo (Parva liga), do nuntempe konsideriĝas la plej bona vira futbalteamo de la lando.
La 10-an de aŭgusto 2021 la unua vira teamo en ĉeesto de pluraj esperantistoj, interalie la germano Wieland Pusch, post longe egala rezulto kaj fina penalado per rezulto de 6:3 goloj venkis kontraŭ Olimpiakos Pireo FK, la aktuale plej bona vira futbalteamo de Grekio, en antaŭmatĉo de la Ligo de Ĉampionoj de UEFA.