Lucyna Winnicka | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Lucyna Winnicka | |||||
Naskiĝo | 14-an de julio 1928 en Varsovio | ||||
Morto | 22-an de januaro 2013 (84-jaraĝa) en Palmiry | ||||
Tombo | Tombejo Powązki en Varsovio vd | ||||
Lingvoj | pola vd | ||||
Ŝtataneco | Pollando vd | ||||
Alma mater | Faculty of Law and Administration, University of Warsaw • Teatra Akademio Aleksander Zelwerowicz en Varsovio vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Jerzy Kawalerowicz vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | teatra aktoro • filmaktoro • aktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1954–1978 vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Lucyna Winnicka (naskiĝis la 14-an de julio 1928 en Varsovio, mortis la 22-an de januaro 2013 en Palmiry) – pola aktorino, ĵurnalistino kaj publicistino.
Vivo
Antaŭ la dua mondmilito ŝi frekventis lernejon je la nomo al Cecylia Plater-Zyberkówna en Varsovio ĉe la strato Piękna 24. Diplomitino de la 6-a Ĝeneralkleriga Liceo je la nomo al Tadeusz Reytan en Varsovio. En 1950 ŝi finis Juran Fakultaton de Varsovia Universitato, en 1953 studojn en Ŝtata Supera Teatro-Lernejo en Varsovio. Ĝis 1974 ŝi ludis en scenejoj de Szczecin kaj Varsovio. En la dua duono de la 70-aj jaroj finis aktoran karieron. Ŝi fondis Akademion de Vivo kaj gvidis ĝin dum pli ol 10 jaroj, instruante alternativan medicinon, filozofion kaj medicinon de Fora Oriento. Ĵurnalistino kaj publicistino de interalie semajnrevuo "Przekrój". Ŝi eldonis libron "Podróż dookoła świętej krowy" (Vojaĝo ĉirkaŭ la sankta bovino) kaj "W poczekalni nieba" (En ĉiela atendejo).
Ŝi edziniĝis al Jerzy Kawalerowicz. En 1960 ĉefrolis en la filmo Patrino Johana de Anĝeloj. Mortis en Zorgo-Domo en Palmiry apud Varsovio. Entombigita en Tombejo Powązki en Varsovio.
Premioj
- 1975 - Kavalira Kruco de la Ordeno Polonia Restituta okaze de la 30-jariĝo de kinematografio en Pola Popola Respubliko
- Premio en Festivalo de Venecio pro rolulino Marta en "Pociąg" (Trajno)
- 2013 Heroino-Premio de Pola Kino