Lucy Igaz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Ehrlich Luca |
Aliaj nomoj | Igaz Lucy |
Naskiĝo | 1924 en Budapeŝto (Hungara reĝlando) |
Morto | 30-an de marto 2017 |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | baleta majstro • koreografo |
Lucy Igaz, laŭ hungarlingve kutima nomordo Igaz Lucy estis hungara dancisto, koreografo, instruisto. Ŝia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Ehrlich Luca.
Luca Ehrlich[1] naskiĝis en 1924 en Budapeŝto, ŝi mortis la 30-an de marto 2017.
Biografio
Lucy Igaz devenis el juda familio. Ŝi komencis lerni baleton jam en sia aĝo 3. Iom poste ŝi havis rolojn en infana teatro de Artúr Lakner ĝis 1937. Ŝia rolo estis imiti Josephine Baker en sia aĝo 5. Ekde 1940 ŝi havis rolojn nur en juda teatrejo, kie ŝi estis ne nur subreto en operetoj, sed ŝi dancis kaj instruis aliajn dancistojn. Depost la 2-a mondmilito ŝi edziniĝis, tiutempe ŝi estis kunfondinto de danclernejo en Palaco New York. Baldaŭ ŝi fondis propran danclernejon, tamen ŝia ĉefa labortereno estis krei koreografiojn en teatroj, filmoj kaj revuoj.
Ŝiaj roloj (elekto)
- Mihály Eisemann: Fel a kezekkel
- Otto Nicolai: La gajaj edzinoj de Windsor (opereto) - dancisto, koreografo
Ŝia filma koreografiaĵo
- Mata Hari (1985)
Ŝiaj disĉiploj (elekto)
Fontoj
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2022-09-20 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio