Por samtitola artikolo vidu la paĝon Lucy (Seine-Maritime).
Lucy
La skeleto Lucy
La skeleto Lucy
Persona informo

"Lucy"Dinknesh (amhare: Ho vi mirindulino) estas la karesnomo donita de la sciencistoj al preskaŭ kompleta virina skeleto de Aŭstralopiteko el la specio Australopithecus afarensis. Ĝi estis trovita en Etiopio la 30-an de novembro 1974 fare de skipo da esploristoj, inter ili Donald Johanson kaj Yves Coppens.

La oficiala nomo de la trovaĵo estas AL 288-1 („AL“ signifas „Afar Locality“ - Afara trovejo). Ĝi estis grava malkovro, ĉar tio maljunigas nete la originon de la prahomoj, t.e. ŝi vivis antaŭ 3,18 milionoj da jaroj (MA). Depost tiam aliaj eĉ pli malnovaj formoj de aŭstralopitekoj estis trovitaj.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.