Lucie Vondráčková | |
---|---|
Lucie Vondráčková dum Somera Shakespeare-festo en 2007 | |
Persona informo | |
Naskonomo | Lucie Vondráčková |
Naskiĝo | 8-an de marto 1980 (44-jaraĝa) en Prago |
Lingvoj | ĉeĥa |
Ŝtataneco | Ĉeĥio |
Alma mater | Praga konservatorio • Filozofia Fakultato de la Universitato de Karolo |
Familio | |
Patro | Jiří Vondráček |
Patrino | Hana Sorrosová |
Frat(in)o | Q63928511 |
Edz(in)o | Tomáš Plekanec |
Amkunulo | Tomáš Verner |
Infanoj | Matyáš Plekanec • Adam Plekanec |
Parencoj | Helena Vondráčková |
Okupo | |
Okupo | kantisto • aktoro • infana aktoro • muzikisto |
TTT | |
Retejo | http://www.lucievondrackova.cz/ |
PhDr. Lucie PLEKANCOVÁ VONDRÁČKOVÁ (naskiĝinta la 8-an de marto 1980 en Prago, Ĉeĥio) estas ĉeĥa kantistino, aktorino kaj dabistino.
Vivo
Ŝi naskiĝis je la 8-a de marto 1980 en Prago kiel Lucie VONDRÁČKOVÁ. Ŝi devenas el muzikema familio. Ŝia patro Jiří Vondráček estas aktoro, kantisto, basgitaristo kaj pianisto, ŝia patrino Hana Sorrosová estas tradukistino kaj aŭtorino de kantotekstoj. Ŝia onklino Helena Vondráčková estas dum longa tempo fama ĉeĥa kantistino kaj aktorino.
Je la 17-a de junio 2011 ŝi edziniĝis kun hokeisto Tomáš Plekanec kaj ŝi ŝanĝis sian familian nomon al Lucie PLEKANCOVÁ VONDRÁČKOVÁ.[1] En la jaro 2012 ili vivis en Montrealo, Kanado.[2] Je la 4-a de decembro 2011 naskiĝis ilia filo Matyáš PLEKANEC[3] kaj je la 23-a de junio 2015 naskiĝis ilia dua filo Adam PLEKANEC.[4]
Diskaro
- Marmeláda (1993)
- Rok 2060 (1994)
- Láska na 100 let (1995)
- Atlantida (1995)
- CD-ROM Lucka a její cesty (1996)
- Malá mořská víla (1996)
- The best of English version (1998)
- Manon single (2000)
- Manon (2000)
- Mayday (2003)
- Boomerang (2005)
- DANCE ! (2007)
- Pelmel 1993 - 2007 (2007)
- Fénix (2008)
- Dárek (2010)
- Oheň (2013)
- Duety (2014)
Filmaro
- Království květin (Reĝlando de floroj, 1992)
- Hrad z písku (Sabla kastelo, 1993)
- Heavens tears (Ĉiela ploro, 1994)
- Patnácté léto (La 15-a somero, 1994)
- Nejasná zpráva o konci světa (Neklara novaĵo pri fino de la mondo, 1997)
- Šmankote,babičko,čaruj! (Ho avino, sorĉu!, 1998)
- Královský slib (Reĝa promeso, 2001)
- Joan of Arc (Johana de Arko, 2004)
- Snowboarďáci (Neĝtabulistoj, 2004)
- Last Holiday (La lasta ferio, 2005)
- Kvaska (2007)
- Bathory (2008)
Ligiloj
Referencoj
- ↑ Prstýnek budu nosit, přiznal čerstvý ženáč Plekanec a druhý muž Zlaté hokejky (ĉeĥe). Sport.cz. Alirita 2011-06-20.
- ↑ HERRMANOVÁ, Nela. Lucie Vondráčková si v pražské Troji vzala Tomáše Plekance (ĉeĥe). iDnes.cz. Alirita 2011-06-17.
- ↑ Vondráčkové a Plekancovi se narodil syn (ĉeĥe). lidovky.cz. Alirita 2011-12-05.
- ↑ Lucie Vondráčková porodila druhé dítě. Má syna Adama (ĉeĥe). iDNES.cz. MAFRA (2015-06-23). Alirita 2015-09-29.