Lucian Freud | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Lucian Michael Freud |
Naskiĝo | 8-an de decembro 1922 en Berlino |
Morto | 20-an de julio 2011 (88-jaraĝa) en Londono |
Tombo | Tombejo Highgate |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Alma mater | Goldsmiths, University of London • Central School of Art and Design • Bryanston School • Dartington Hall School • East Anglian School of Painting and Drawing |
Familio | |
Patro | Ernst Ludwig Freud |
Patrino | Lucie Brasch |
Frat(in)oj | Clement Freud • Stephen Gabriel Freud |
Edz(in)o | Kitty Garman • Caroline Blackwood |
Amkunulo | Bernadine Coverley • Katherine McAdam • Celia Paul |
Infanoj | Annie Freud • Annabel Freud • Alexander Boyt • Rose Boyt • Isabel Boyt • Susie Boyt • Jane McAdam Freud • Paul Freud • Lucy Freud • David McAdam Freud • Bella Freud • Esther Freud • Francis Eliot • Frank Paul |
Parencoj | Sigmund Freud Martha Bernays |
Okupo | |
Okupo | pentristo • ilustristo • gravuristo • desegnisto • grafikartisto • konstrua desegnisto • portretisto |
Verkoj | Benefico-Superrigardistino Dormanta |
Lucian Michael Freud - prononco luʊ.siː.Ən frɔɪd; naskiĝis la 8-an de decembro 1922, mortis la 20-an de julio 2011)[1] - estis germandevena brita pentristo, honorigita per la Brita Merit-Ordeno. Konata precipe pro sia dense farbigitaj portretaj kaj figuraj pentraĵoj, li konsideratas la ĉefranga brita artisto de sia tempo.[2] Liaj verkoj elstaras pro sia psikologia penetrado kaj por sia ofte malkomfortiga ekzameno de la interrilato inter la artisto kaj modelo.[3]
Lia verkaro impresis multajn aliajn samepokajn pentristojn. Ekzemplo pri tio estas la irlandano Francis Bacon, kies pentraĵo "Tri studoj pri Lucian Freud" la 12-an de novembro 2013 estis vendita kontraŭ 142,4 milionoj da usonaj dolaroj, rekordo por artaĵo en aŭkcio.
Referencoj
- ↑ anglalingva artikolo "En aĝo de 88 jaroj mortis Lucian Freud, figurisma pentristo kiu redifinis pentradon de portretoj" de William Grimes en la gazeto The New York Times la 21-an de julio 2011.
- ↑ ekzemple en la anglalingva artikolo "La 1990-aj jaroj en revido: Vidaj Artoj", de la gazeto The Independent, tekstas "Freud fariĝas la plej granda vivanta brita artisto post lia ekspozicio en Whitechapel [de 1993]". Elŝutita la 28-an de oktobro 2012.
- ↑ anglalingva artikolo "Lucian Freud nudigita" en la gazeto The New York Times la 14-an de decembro 2007
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.