Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Théo Hernandez. |
Lucas Hernández | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Lucas François Bernard Hernandez |
Naskiĝo | 14-an de februaro 1996 (28-jaraĝa) en Marsejlo, Bouches-du-Rhône, Francio |
Lingvoj | franca • hispana |
Ŝtataneco | Francio • Hispanio |
Familio | |
Patro | Jean-François Hernandez |
Frat(in)o | Théo Hernandez |
Okupo | |
Okupo | futbalisto |
Lucas Hernández estas franca futbalisto. Li naskiĝis la 14-an de februaro 1996 en Marsejlo, do nun estas 28-jara. Naskiĝinta en Francio, kie lia patro tiutempe estis profesia futbalisto por la klubo Olympique de Marseille, li translokiĝis al Hispanio en la aĝo de kvar jaroj kaj sekve poste parolis france kun iometa hispana akĉento.
Ekde la jaro 2018 li estas membro de la franca nacia teamo de futbalo, post kiam antaŭe li jam ludis en la naciaj teamoj de sub-16-, sub-18- ĝis sub-21-jaruloj. Kadre de ĝi li interalie kunkonkuris pri la Futbala Mondpokalo 2018 en Rusio, matĉe li tie rekoneblis per la numero "21" - same en la Futbala Mondpokalo 2022.
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion pri li – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.