distrikto de Lubitino | |||
ruse: Любытинский район | |||
distrikto de la Novgoroda provinco | |||
La vilaĝo Nikandrovo en la distrikto de Lubitino | |||
|
|||
Lando | Rusio | ||
---|---|---|---|
Administra centro | Lubitino (setlejo) | ||
Areo | 4 486,24 km² (448 624 ha) | ||
Loĝantaro | 8 288 (2020) | ||
Denseco | 1,85 loĝ./km² | ||
Estiĝo | 1927 | ||
Horzono | UTC+03 | ||
Tel. prefikso | +7 81668x-xx-xx | ||
OKATO | 49 216 000 000 | ||
La distrikto de Krestci sur la mapo de la Novgoroda provinco
| |||
Vikimedia Komunejo: Lyubytinsky District | |||
Retpaĝo: Oficiala paĝaro de la distrikto | |||
La distrikto de Lubitino aŭ Lubitinskij distrikto (ruse Любытинский район) estas distrikto de la Novgoroda provinco, Rusio. La administra centro de la distrikto estas la urbotipa loĝloko Lubitino.[1] La loĝantaro de la distrikto en 2020 estis 8288 homoj.[2]
Geografio
La distrikto de Lubitino situas norde de la Novgoroda provinco. La areo de la distrikto estas 4486,24 km².[3] Norde la distrikto de Lubitino najbaras kun la Leningrada provinco, oriente – kun la distrikto de Ĥvojnaja, sude kun la distrikto de Boroviĉi kaj kun la distrikto de Okulovka, okcidente – kun la distrikto de Malaja Viŝera.[1]
La plej granda rivero de la distrikto estas Msta.
Vidindaĵoj
En Lubitino troviĝas la parko-muzeo, nomata "Slava setlejo de la 10-a jarcento", kiu estas kopio de tia setlejo, konstruita per teknikoj de la 10-a jarcento. Apude troviĝas multaj arkeologiaj objektoj de la 5-a — 11-a jarcentoj, pro kio tie estis fondita arkeologia rezervejo, kies dimensioj estas ĉirkaŭ 3,5 х 10 km. La "Slava setlejo" troviĝas sur la tereno de la arkeologia rezervejo, kaj la tuta rezervejo ricevis la nomon "Slava setlejo".[4]
En Lubitino situas la preĝejo de la Endormiĝo de la Dipatrino, konstruita en 1832. Ĝia arkitekturo estas malordinara por rusiaj preĝejoj. La preĝejo troviĝas sur la blazono de Lubitino.
Referencoj
- 1 2 Район (ruse). Administrantaro de la municipa distrikto Lubitinskij. Alirita 2021-02-28.
- ↑ Численность населения Российской Федерации по муниципальным образованиям на 1 января 2020 года (ruse) (rar). Rusia Federala Servo de Ŝtata Statistiko. Arkivita el la originalo je 2020-10-27. Alirita 2021-02-17.
- ↑ Rusia Federala Servo de Ŝtata Statistiko. La datumbazo pri municipoj. Areoj de la administraj unuoj de la Novgoroda provinco Arkivigite je 2018-11-17 per la retarkivo Wayback Machine (ruse).
- ↑ La arkeologia rezervejo "Slava setlejo" en Lubitino (ruse).
|