La esprimo luarkasteloj arigas aron da francaj kasteloj situantaj en Valo de Luaro. Ili estis, por plej multaj el ili, konstruitaj aŭ forte modifitaj en la franca Renesanco (15a-16a jc), en epoko kiam la kortego de la reĝoj de Francio loĝis en tiu regiono.
Ili situas ĝenerale en la malnovaj provincoj Anĵuo, Turlando kaj Orleanio, sed iuj aŭtoroj[1] etendas la areon de la luarkasteloj ĝis Nantes, en la malnova provinco Bretonio[2], kaj aliaj eĉ inkluzivigas la malnovajn provincojn Mansio, Berio, eĉ ĝis Nevers[3].
La denseco en rimarkindaj monumentoj en tiu regiono ĝustigis la registradon de Valo de Luaro en la monda heredaĵo de la homaro de Unesko, inter Sully-sur-Loire (Loiret) kaj Chalonnes-sur-Loire (Maine-et-Loire).
Listo kun situo de la luarkasteloj
Neniu kompleta listo ekzistas. Ili ĉiuj situas en la regionoj Centro-Valo de Luaro kaj Luarlandoj. Inter ili estas la sekvantaj kasteloj :
Fotaro
- Kastelo de Sully-sur-Loire
- Kastelo de Talcy
- Kastelo de Cheverny
- Kastelo de Chaumont-sur-Loire
- Kastelo du Rivau
- Château-Gaillard (Amboise)
- Kastelo de Saumur
- Kastelo de Plessis-Bourré
- Kastelo de Les Réaux
- Kastelo de Angers
- Kastelo de Valençay
- Kastelo de Villandry
- Kastelo de Loches (reĝa loĝejo)
- Kastelo de Ussé
- Kastelo de Goulaine
- Kastelo de Montsoreau
- Kastelo de Le Lude
- Kastelo de Serrant
Vidu ankaŭ
Vidu ankaŭ
- Vitejoj de la valo de luaro
- Valo de Luaro
- Luaro
Eksteraj ligiloj
- Por ĉiuj lokoj menciitaj sur tiu paĝo : vidi sur Google Maps (helpo), Bing Maps (helpo) aŭ deŝuti en formato KML (helpo).
- Luarkasteloj - Oficiala interretejo de 21 grandaj monumentaj lokoj de Valo de Luaro Arkivigite je 2013-04-02 per la retarkivo Wayback Machine
- Asocio Valo de Reĝoj ariganta 66 monumentojn en Valo de Luaro
Bibliografio
- Daniel Schweitz, Châteaux et forteresses du Moyen Âge dans le Val de Loire, Touraine, Anjou, Berry, Orléanais, Vendômois, marche bretonne, Tours, CLD, 2006.
- La kasteloj de Valo de Luaro. Éditions Place des Victoires, p. 360. ISBN 9782844590244..
Notoj kaj referencoj
- ↑ Jean-Marie Pérouse de Montclos, Robert Polidori, Les Châteaux du Val de Loire, eld. "Éditions Place des Victoires, Éditions du Patrimoine", (ISBN 9782844590244)
- ↑ Tiu etendo ne estas akceptita de UNESKO, kiu registris la luarkastelojn en la monda heredaĵo de la homaro. Voir l'de Ouest-France, 10/05/2011
- ↑ Interretejo de la turismoficejo de Nevers. Arkivita el la originalo je 2011-09-27. Alirita 2015-02-21.
|