![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Lučivná (apartigilo) |
Lučivná | |
hungare: Lucsivna, germane: Lautschburg | |
municipo | |
|
|
Oficiala nomo: Lučivná | |
Lando | ![]() |
---|---|
Regiono | Regiono Prešov |
Distrikto | Distrikto Poprad |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Spiŝo |
Situo | Lučivná |
- alteco | 767 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 03′ 08″ N 20° 08′ 41″ O / 49.05222 °N, 20.14472 °O (mapo) |
Areo | 16,96 km² (1 696 ha) |
Loĝantaro | 977 (31.12.2011) |
Denseco | 57,61 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1321 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 059 31 |
Telefona antaŭkodo | +421-52 |
Aŭtokodoj | PP |
NUTS | 523658 |
![]() Situo enkadre de Slovakio ![]() Situo enkadre de Slovakio
| |
![]() Situo en Regiono Prešov ![]() Situo en Regiono Prešov
| |
Retpaĝo: www.lucivna.sk | |
![]() | |
Lučivná, hungare Lucsivna [luĉivna], germane Lautschburg estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
Lučivná situas inter montoj 886, 850, 817 kaj 922 m altaj, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Liptovský Mikuláš-Poprad. La lasta urbo troviĝas je 12 km.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1321 en formo "Lutzina". Matiaso la 1-a konstruigis ĉaskastelon. En la 18-a jarcento malvarmakva banejo ekfunkciis. En 1787 472 vilaĝanoj loĝis en 55 domoj, en 1828 471 vilaĝanoj loĝis en 65 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Lucsivna 447 homoj, (slovakoj en majoritato, ciganoj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Szepesszombat, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1937 la banejo pligrandiĝis je kuracloko. En 1946 la municipo funkciis en Svit. En 2001 vivis en Lučivná 943 homoj, (871 slovakoj, 55 ciganoj).
Vidindaĵoj
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Marteno de 1814, kies fundamento apartenas al mezepoka gotika preĝejo
- luterana preĝejo de 1815
- renesanca kastelo el la 17-a jarcento, post 2 jarcentoj trakonstruita
Famuloj
En la iama Lucsivna mortis hungara inĝeniero Ottó Cséti.