Luís Vaz de Camões | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Luís Vaz de Camões | ||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1524 en Lisbono | |
Morto | 10-an de junio 1580 (55-jaraĝa) en Lisbono | |
Tombo | Monaĥejo de la hieronimanoj de Belém vd | |
Religio | katolikismo vd | |
Etno | portugaloj vd | |
Lingvoj | hispana • portugala • latina vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Portugalio vd | |
Alma mater | Universitato de Koimbro vd | |
Familio | ||
Dinastio | Camões family vd | |
Patro | Simão Vaz de Camões vd | |
Patrino | Ana de Sá de Macedo vd | |
Parencoj | Vasco Pires de Camões vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto • dramaturgo • verkisto • militisto vd | |
Laborkampo | poezio • dramo vd | |
Verkado | ||
Verkoj | La Luzidoj vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Luiz (aŭ Luís laŭ moderna portugala ortografio) VAZ de CAMÕES (naskiĝis en Lisbono ĉirkaŭ la jaro 1524; mortis en Lisbono la 10-an de junio 1580) estas konsiderata la plej grava portugala poeto kaj aŭtoro de la nacia epopeo.
Vivo
Vaz de Camões devenas el galega familio kiu iĝis nord-portugala familio en la urbo Chaves, dum en Kastilio estis la enlanda milito de Trastamara. Oni ne certas ĉu vere li naskiĝis en Lisbono, Evoraaŭ Koimbro. Dum kelkaj jaroj li loĝis en Koimbro (Coimbra) kie li ĉeestis universitatajn lecionojn pri hom-sciencoj en la Monaĥejo de Santa Cruz kie estis onklo lia, kiu estis pastro. Li revenis al Lisbono, kaj tie li pasigis "bohemian" vivon. Li estis militisto en Afriko, kaj perdis okulon en Sebto. En 1553, post kiam Camões estis arestita pro interbatiĝo, li foriris al Barato (tiam "Hindio"). Tie li restis dek ses jarojn en la urbo Goao, tiuepoke portugala kolonio, kie li suferis epidemiojn kaj vrakojn, kaj skribis gravan parton da sia verkaro.
Camões revenis al Portugalio en 1569, malriĉa kaj malsana estante 46-jaraĝa, sed sukcesis en 1572 publikigi la verkon La Luzidoj, kiu poste fariĝis la portugala popola epopeo, danke al la influo de kelkaj amikoj sur la tiama reĝo Sebastiano la 1-a. Li mortis dek jarojn post sia reveno.
Literatur-historie lia verko staras inter klasikismo kaj baroko. Li estis lirika poeto, aŭtoro de bonkvalitaj sonetoj pretarkismaj, amtemaj kaj influitaj de Garcilaso de la Vega (kiun li tradukis kaj kiu estis same kiel li soldato).
La Luzidoj estas eposa poemo kaj la plej elstara reprezentanto de lia produktado; ĝi konsistas el ok mil versoj en 10 kantoj en stancoj. Ĝi resumas la historion de la portugaloj kaj ties grandeco laŭ la stilo de la Eneido de kiu li prenis la mirindajn kaj mitologiajn elementojn. La centra epizodo estas la ekspedicio de Vasco de Gama ĉe la Kabo de Bona Espero, sed inkludas ankaŭ aliajn pintajn momentojn de la drama historio, ne nur eposajn kaj heroajn, sed ankaŭ de intensa homa dramismo; ĝi inkludas ankaŭ grandiozajn priskribojn. La heroo de la poemo estas la portugala popolo, kaj tial ĝi estas la nacia monumento de la portugala literaturo kaj unu el la plej naciaj verkoj.
Ĉefverkoj
- Os Lusíadas (La Luzidoj:1572)
- Rimas (Rimoj:1595)
- El-Rei Seleuco (Reĝo Seleŭko:1587)
- Auto de Filodemo (Aŭto de Filodemo:1587)
- Anfitriões (Gastigantoj:1587).
En Esperanto aperis
- Luziadoj: III. kanto <parto> / Luiz Vaz de Camões. En: "Tutmonda sonoro": Kálmán Kalocsay; p. 314-319, vol. 1
- La luzidoj <parto> / Camões. El la portugala trad. Leopoldo Knoedt. En: Nova Esperanta Krestomatio. - p. 122-127
- La luzidoj / Camões. El la portugala lingvo trad. Leopoldo Knoedt. Antaŭparolo de Humphrey R. Tonkin. Enkonduko de Geraldo Mattos. Chapecó: Eld. Fonto 1980, 464 p.; ilustr., mapo
Memoro
La Premio Camões, nomita laŭ Luís de Camões, estas la plej grava premio por literaturo en la portugala lingvo.
En Malnova Havano (Kubo) staras statuo de Luís Vaz de Camões[1].
Bildaro
- Monumento al Camoes en interno de Jeronimos
- Luís VAZ de Camões
Eksteraj ligiloj
- Luis Vaz de Camões angle
- Los lusiadas (espanol)
- Komenco de Luziadoj Arkivigite je 2002-11-15 per la retarkivo Wayback Machine en traduko de Antoni Grabowski
Referencoj
- ↑ Stanislavo Belov (2019-02-22) Kvarope tra Malnova Havano: de katedralo al moskeo (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-02-23. Alirita 2019-02-23.