Loulle | |||
---|---|---|---|
komunumo | |||
![]() | |||
komunumo en Francio | |||
Administrado | |||
Regiono | ![]() | ||
Departemento | ![]() | ||
Arondismento | Lons-le-Saunier | ||
Kantono | Champagnole | ||
Komunumaro | Champagnole Porte du Haut-Jura | ||
INSEE kodo | 39301 [+] | ||
Poŝtkodo | 39300 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 171 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 16 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 42′ N, 5° 53′ O (mapo)46.7083333333335.8819444444444Koordinatoj: 46° 42′ N, 5° 53′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 10,9 km² (1 090 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Loulle (prononcu: "lul") estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la komunumaro Champagnole Porte du Haut-Jura, en la departemento Jura, nomita laŭ la montaro Ĵuraso kaj en la regiono Burgonjo-Franĉkonteo (france Bourgogne-Franche-Comté. Fine de 2021 en la komunumo vivis 171 loĝantoj sur areo de 10,9 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 16 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Lons-le-Saunier kaj al la kantono Champagnole.
La teritorio havas komunan limon kun Ney, Châtelneuf, Cize, Mont-sur-Monnet, Pillemoine kaj Saffloz.
Geografio
Loulle situas sur la dua altebenaĵo de Ĵuraso.
Demografio
1962 | 1968 | 1975 | 1982 | 1990 | 1999 | 2006 | 2008 | 2013 | 2020 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
80 | 114 | 105 | 160 | 169 | 177 | 172 | 170 | 177 | 171 |

Limoj de la komunumo
Historio
Vidindaĵoj
- Gravegan sitejon (3000 m²) pri spuroj de dinosaŭroj trovis en 2004 sperta promenanto Jean-François Richard. Sciencistoj pensas ke tie troviĝas inter 1000 kaj 1500 spuroj. Ili serĉis dum unu monato en julio 2007 kaj duafoje en julio 2008.
- spuro sur la fosila ŝlimo
- dika spuro
- spuro de dinosaŭro
- ĝenerala vidaĵo
- La lapiezo [2] de Loulle, situas ĉe la vilaĝo. Ili montras la disvolviĝon de la kalka ŝtono per pluvo kaj frosto kaj de la natura acideco de akvo.
- lapiazo de Loulle
- Arbusto, Daphne cneorum vivas sur la supra parto de la klifo de la monteto Loulle. Ĝi estas protektita kaj unika en la regiono. Ĝi floriĝas mez-printempe (fino de aprilo en 2007).
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- informa paĝeto en la departementa retejo (france)
- Loulle en la retejo de l'Institut géographique national

La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj
- ↑ Loulle sur la retejo de l'Insee. Arkivita el la originalo je 2012-10-24. Alirita 2011-09-06.
- ↑ PIV 2005 : lapiezo = kalka roksupraĵo pro disdevenaj sulkoj, kanaletoj kaj truoj.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.