Louise Reichardt | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de aprilo 1779 en Berlino |
Morto | 17-an de novembro 1826 (47-jaraĝa) en Hamburgo |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Familio | |
Patro | Johann Friedrich Reichardt |
Patrino | Juliane Benda-Reichardt |
Frat(in)o | Johanna Steffens |
Okupo | |
Okupo | kantisto • komponisto • muzikinstruisto |
Louise REICHARDT aŭ Luise REICHARDT (la 11-an de aprilo 1779 – la 17-an de novembro 1826) estis germana kantinstruisto, komponisto kaj korusa dirigento (korusdirektisto), kiu ludis gravan rolon en la formado de la germana korusmovado, kiu estis forta akcelilo de la muzika naciismo en la 19-a jarcento.
Ŝiaj germanaj kantoj aŭ Lieder, verkita en alirebla stilo, kiu estas konsiderata parenca al folklora muziko, estis populara kaj tiele ŝi estis influa en la muzika vivo de Hamburgo, kie ŝi vivis ekde 1809, kaj tra Germanio. [1] [2]
Vivo
Ŝi estis filino de la talenta komponisto Johann Friedrich Reichardt (1752-1814). El la patrina flanko Louise devenis de longa tradicio de muzikistoj, ŝia patrino estis la komponistino Juliane (Benda) Reichardt (Virinoj en muziko 94), kiu mortis kiam Louise aĝis nur 4 jarojn.
Louise estis ĉefe memlerninta, ricevante nur iun neformalan edukon de sia patro. Tamen tio ne estis obstaklo por ke ŝiaj artaj inklinoj manifestiĝis. Kvar el ŝiaj kantoj aperis en la antologio de komponaĵoj de ŝia patro (1800). Ŝi kreskis en privilegiita hejmo kiu altiris multajn el la plej elstaraj poetoj de tiu epoko, inkluzive de Goethe, kiu nomis ŝian familian hejmon “la rifuĝejon de Romantikismo".
Dufoje Louise estis preta edziniĝi, sed ambaŭ finis en la neatenditaj mortoj de la estontaj edzoj, do Louise evitis postajn romantikajn rilatojn, dediĉante tutan emocian energion al muziko.
Ŝi estis priskribita kiel ekstreme gaja, sincera, inteligenta, de humila konduto, kiel estis atendite de virinoj tiutempe. Tamen, ŝi forlasis sian familion kaj translokiĝis al Hamburgo (1809), neniam revenante hejmen.
En Hamburgo, Louise Reichardt rapide fariĝis konata instruistino pri kanto altirante sufiĉan nombron da studentoj. Tio disponigis monon por ŝia elspezo dum la unuaj tagoj tie; ŝi sukcesis vivteni sin finance dum sia tuta vivo.
Paralele al instruado ŝi komencis studi kun Johann Friedrich Clasing por perfektigi sian muzikan scion. La plej granda parto el ŝia verkaro estis skribita dum ŝi vivis en Hamburgo, sugestante ke ŝia sendependeco kaj libereco instigis ŝian kreivon.
La influo de Louise Reichardt sur la muzika vivo de Hamburgo estis nekontestebla, ŝi organizis kaj dirigentis korusojn, instruante al kantistoj muzikon, voĉan teknikon, kaj germanan elparolon trejnante ilin en la Handel-stilo.
Ŝi eĉ establis la Korussocieton (Gesangverein) en Hamburgo, sed malgraŭ ŝia gravega influo sur tiuj muzikaj korusoj, ŝi neniam rajtis direktori ilin en prezentadoj; tiu tasko estis delegita al ŝiaj viraj kolegoj, ĉar ekzistis neniu precedenco de virino direktanta koruson publike. Kiel skribis John Haag en la Encyclopedia almanac: “Malgraŭ tiuj genrolimigoj Reichardt forte influis la muzikan vivon de Hamburgo tra sia kantverkado, instruado, kaj direktorado malantaŭ la sceno."
Ŝia muziko sekvis la tipajn temojn de la germana Romantikismo emfazante naturon, romantikan amon kaj morton. Louis Reichardt komponis en la germana kaj la itala, ŝi tradukis diversajn latinajn tekstojn en la germanan por prezentadoj kaj ofte ŝi muzikigis poemojn de la tiamaj plej elstaraj poetoj, estante ĉiam ekstreme fidela al la tekstoj.
Louise ne estis famkonata kantisto antaŭ ol fariĝi komponistino, ŝi atentigis pri siaj kantverkoj pro sia agado en la korusa vivo de Hamburgo kaj pro sia rimarkinda kapablo verki lirikajn melodiojn.
Ŝia muziko ne estis harmonie komplika aŭ aventurema, ĝi estis karakterizita per siaj folkloraj trajtoj. Tio donis al ŝi la liberecon skribi belajn melodiojn kun altkvalitaj tekstoj.
Ĉar ŝia muziko estis tiel alirebla kaj ĝuebla por aŭskulti, ĝi estis alte aprezita de pli vasta publiko, kaj ŝi ne bezonis reĝan patronecon por subteni sin.
Louise Reichardt verkis por piano kaj voĉo aŭ por cappella voĉo, pli ol 100 lidojn (lieder) dum sia kariero kiel komponistino. Ŝiaj kantoj kaj korusaj verkoj kovris la plenan gamon da stiloj, el kiuj la plej multaj estis publikigitaj kaj prezentitaj dum ŝia vivodaŭro en Hamburgo.
Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 121 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.
Verkaĵoj
Elektitaj verkaĵoj inkluzivas:
- Giusto Amor
- Notturno
- Vanne felice rio (Metastasio) (1806)
- Bergmannslied (Novalis)
- Heimweh (atribuita al Wetzel)
- Die Blume der Blumen (Runge)
- Duettino (1802) (Brentano) (por du tenoroj)
- From Des Knaben Wunderhorn: Hier liegt ein Spielmann begraben
- Betteley der Vögel
Referencoj
- ↑ Sadie, Julie Anne; Samuel, Rhian (1994). The Norton/Grove dictionary of women composers. ISBN 9780393034875. prenita la 4-an de oktobro 2010.
- ↑ Jezic, Diane; Wood, Elizabeth (1988). Women composers: the lost tradition found. ISBN 1-55861-073-1. prenita la 27-an de oktobro 2010.