Louise Bryant | |
---|---|
Louise Bryant en 1917 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de decembro 1885 en San-Francisko |
Morto | 6-an de januaro 1936 (50-jaraĝa) en Sèvres |
Mortokialo | cerba sangado |
Tombo | Cimetière des Gonards |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato de Oregono • Universitato de Nevado ĉe Reno |
Familio | |
Edz(in)o | William Bullitt • John Reed • Paul Trullinger |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto • verkisto • sufrageto |
Louise BRYANT (naskiĝis la 5-an de decembro 1885 en San-Francisko, mortis la 6-an de januaro 1936 en Sèvres) estis usona marksisto, sufrageto kaj verkisto.
Kiam Bryant havis dudek jaroj ŝi translokiĝis al Portland por ĉeesti la Universitaton de Oregon. Tie ŝi fariĝis aktivulino en la movado por virina balotrajto kaj ankaŭ komencis karieron kiel verkisto.
Ŝi renkontis verkiston John Reed, kiu fariĝis ŝia kunulo kaj profesia kolego ĝis lia frua morto en 1920.
Ili translokiĝis al Novjorko, kie ili asociiĝis kun grupo de radikalaj ĵurnalistoj ĉirkaŭ la revuo The Masses (esperante: La Amasoj). Bryant verkis multe da politikaj artikoloj, poezio kaj estis milit-korespondanto dum la Unua mondmilito. Ŝi fariĝis aŭtoritato pri la Rusa registaro, ĝia eksterlanda politiko, kaj socialismo post la apero de ŝia libro Six Red Months in Russia (esperante: Ses ruĝaj monatoj en Rusio).
Bryant mortis pro hemoragio kaj estis sepultita en Des Gonards-tombejo en Versajlo.