Louis Leakey | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Louis Seymour Bazett Leakey |
Naskiĝo | 7-an de aŭgusto 1903 en Najrobio |
Morto | 1-an de oktobro 1972 (69-jaraĝa) en Londono |
Mortokialo | korinfarkto |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Kenjo |
Alma mater | St John's College • Weymouth College |
Familio | |
Patro | Harry Leakey |
Patrino | Mary Bazett |
Edz(in)o | Mary Leakey • Henrietta Leakey |
Infanoj | Richard Leakey • Philip Leakey • Jonathan Leakey • Priscilla Muthoni Avern Leakey • Colin L. A. Leakey |
Okupo | |
Okupo | antropologo • arkeologo • prahistoriisto • aŭtobiografo • paleoantropologo • paleontologo • kuratoro |
Louis Seymour Bazett Leakey (naskiĝis la 7-an de aŭgusto 1903, mortis la 1-an de oktobro 1972) estis kenja-brita paleoantropologisto kaj arkeologo kies laboro estis grava en la pruvado ke la homa specio evoluis en Afriko, precipe per la eltrovoj faritaj ĉe la Valo de Olduvai kun lia edzino, same paleoantropologisto Mary Leakey. Kun la establado de programo de esplorado en Orienta Afriko, li ankaŭ instigis multajn estontajn generaciojn daŭri ĉi tiun sciencan laboron.
Alia el la heredaĵoj de Leakey devenas de lia rolo en la subteno de kampesploroj de primatoj en iliaj naturaj vivejoj, kion li vidis kiel kernan punkton por kompreni homan evoluon. Li koncentris sian apogon sur tri virinaj esploristoj, Jane Goodall, Dian Fossey kaj Birutė Galdikas. Ĉiu el ili fine fariĝis grava scienculo en la kampo de primatologio. Leakey ankaŭ instigis kaj subtenis multajn aliajn doktoriĝantojn, precipe de la Universitato de Kembriĝo.
Leakey ankaŭ ludis rolon en la kreado de organizoj por estonta esploro en Afriko kaj por protektado de sovaĝa vivo tie.
Pluraj membroj de la familio Leakey fariĝis eminentaj scienculoj per si mem.[1] Li estas la patro de paleoantropologisto Richard Leakey kaj la botanikisto Colin Leakey.
Li estas aŭtoro de multnombraj verkoj pri liaj esploroj, kelkaj el ili tre sukcesaj siatempe.
Referencoj
Eksteraj ligoj
- LeakeyFoundation.Org – La Fondaĵo Leakey: ne-profita organizo dediĉita al kreskigo de scienca scio, edukado kaj publika kompreno de homaj devenoj, evoluo, konduto kaj supervivo.