Louis Antoine de Saint-Just | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de aŭgusto 1767 en Decize |
Morto | 28-an de julio 1794 (26-jaraĝa) en Parizo |
Mortokialo | senkapigo |
Tombo | Errancis Cemetery |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Reims University |
Okupo | |
Okupo | politikisto • verkisto • revoluciulo • poeto |
Louis Antoine Léon de Saint-Just (naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1767 en Decize, Francio, mortis la 28-an de julio 1794 en Parizo) estis milita kaj politika gvidanto dum la franca revolucio. La plej juna deputito elektita en la Nacia Konvencio en 1792, Saint-Just rapide altiĝis en ĝiaj rangoj kaj fariĝis grava gvidanto de la registaro de la Unua Respubliko de Francio. Li gvidis la movadon por ekzekuti la Reĝon Ludoviko la 16-a kaj poste redaktis la radikalan Francan Konstitucion de 1793.
Li fariĝis proksima amiko de Maximilien Robespierre, kaj servis kun li kiel unu el la komisaroj de la potenca Komitato por publika savado. Sendita kiel komisaro al la armeo dum ĝia malfacila komenco en la Francaj revoluciaj militoj, Saint-Just postulis severan disciplinon, kaj li estis kreditita de multaj por la posta reviviĝo de la armeo ĉe la fronto. Reen en Parizo, li prizorgis la firmigon de la potenco de Robespiero per senkompata kaj sanga programo de timigo. En lia relative mallonga tempo sur la historia scenejo, Li fariĝis la daŭra publika vizaĝo de la Teroro kaj estis kromnomita la "Anĝelo de Morto" fare de postaj verkistoj. Saint-Just organizis la arestojn kaj procesojn de multaj el la plej famaj figuroj de la Revolucio.
Saint-Just estis arestita en la perforta epizodo de la 9-a de Termidoro kaj ekzekutita la sekvan tagon kun Robespiero kaj iliaj aliancanoj. En multaj historioj de la Revolucio, iliaj mortoj per gilotino signas la finon de la Regno de Teroro.