Louchébemloucherbem estas Pariza kaj Liona buĉista (france: boucher) slango, simila al Porka Latino kaj Verlan. Ĝi devenis de la meza 19-a jarcento kaj estis komune uzata ĝis la 1950-aj jaroj. Ĉiu vorto estas transformita movante la unuan konsonanton al la fino; kaj sufiksoj kiel -ème, -ji, -oc, -muche estas aldonitaj al la fino; la litero "L" estas metita al la komenco de la nova vorto. Notu ke la ortografio ofte fariĝas fonetika.

Louchébem hodiaŭ

Eĉ hodiaŭ, Louchébem estas ankoraŭ tre konata kaj uzata inter tiuj laborantaj en vendopunktoj en la vianda podetala komerco. Iuj vortoj eĉ trapasis en la komunan, ĉiutagan uzon fare de la popolamaso; ekzemplo de tio estas loufloufoque, signifanta frenezulo. Sube estas kelkaj ekzemploj de vortoj en Louchébem.

EsperantoFrancaLouchébem
slangol'argotlargomuche
buĉistoboucherlouchébem
klientoclientlienclès
kafejocafélafécaisse
(ne) komprenicomprendre (pas)lomprenquès (dans le lap)
virino (damo)femme (dame)lemmefé (lamdé)
fuŝogaffelafgué
knabo/kelnerogarçonlarçonguesse
Romao (cigano)gitanlitjoc
femuraĵo (de ŝafo, ktp.)gigotligogem
frenezulofoulouf; loufoque
porkoporclorpic
prostituistomaquereaulacromuche
Sinjoromonsieurlesieurmique
pecomorceaulorsomique
surtutopardessuslardeuss (lardeussupem)
pardonon!pardonlardonpem
paroliparlerlarlépem
estropatronlatronpuche
trinkmonopourboirelourboirpem
sakosaclacsé
multekostacherlerche; lerchem (malmultekosta: pas lerchem)
ŝtelmoveen douceen loucedé; en loucedoc
monbiletujoportefeuillelarfeuille; lortefeuillepem
kanajlo, friponofilouloufiah

Ekzistas alia franclingva slango nomita largonji, kiu malsamas de louchébem nur per la sufixo kiu estas aldonita (-i anstataŭ -em); la termino devenas de jargon (ĵargono).[1]

Bibliografio

  • Marcel Schwob, Étude sur l’argot français. Parizo: Émile Bouillon, 1889.

Referencoj

  1. Valdman, Albert (2000-05). “La Langue des faubourgs et des banlieues: de l'argot au français populaire”, The French Review 73 (6), p. 1179–1192.

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.