![](../I/Germania_occidentale%252C_croce_detta_di_lotario%252C_1000_ca%252C_con_base_tardogotica_(XV_secolo)_01.jpg.webp)
Imperiestra flanko
![](../I/Lotharkreuz%252C_Christusseite%252C_Aachener_Dom%252C_Juni_2008.jpg.webp)
Krista flanko
La Lotarokruco estas otida procesiokruco en la katedrala trezoro de Akeno. Ĝi estis farita proksimume en la jaro 1000 supozeble en Kolonjo, ĝin verŝajne donacis imperiestro Oto la 3-a. Ĝis nun ekleziuloj uzas ĝin dum altaj festotagoj en la liturgio. Sian nomon la kruco havas pro reĝo Lotaro la 1-a de la Franka Regno, kies nomo troviĝas en la ĉirkaŭskribaĵo de enlaborita sigeloŝtono.
Eksteraj ligiloj
- Bildo: vidaĵo de la imperiestra flanko Arkivigite je 2011-07-18 per la retarkivo Wayback Machine
- Bildo: la gemokadroj formitaj kiel arkadoj Arkivigite je 2011-07-18 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.