Los caprichos ([loskaPRIĉos]; trad. La kapricoj) estas serio de 80 gravuraĵoj de la hispana pentristo nome Francisco de Goya, kiu reprezentas satiron de la hispana socio de fino de la 18a jarcento kun apero en komenco de la 19a jarcento, ĉefe pri la nobelaro kaj la klerikaro.
Priskribo
En la unua duono li prezentis la plej realismajn kaj satirajn gravuraĵojn kritikantajn per la racio la konduton de siaj samtempuloj. En la dua parto li abandonis la raciecon kaj reprezentis fantastajn gravuraĵojn pere de absurdo kiuj montris delirajn viziojn de strangaj estaĵoj.
Li uzis teknikon mikse de akvaforto, akvatinto kaj finajn retuŝojn per seka punkto. Li misformis troige la aspektojn kaj la korpojn de tiuj kiuj reprezentan la homajn malvirtojn maj mallertaĵojn havigante al ili animalecajn aspektojn.
Goya, tre bone rilata kun la kleristoj, kunhavis ilian pensarojn pri la malbonaĵoj de la socio. Ili estis kontraŭaj al la religia fanatikeco, al superstiĉoj, al la Inkvizicio, ankoraŭ funkcianta, al kelkaj religiaj ordenoj, aspiris al leĝoj pli justaj kaj al nova eduksistemo. Ĉio tio estis kritikata per Los caprichos humore kaj senpie. Konscia pri la risko kiun li estis alfrontanta kaj por protekti sin, li havigis al siaj bildoj malprecizajn titolojn, ĉefe por la satiroj de la aristokrataro kaj de la klerikaro. Li iom maskis la mesaĝon ordigante nelogike la gravuraĵojn. Ĉiuokaze, liaj samtempuloj komprenis en la gravuraĵoj, eĉ en la plej ambiguaj, rektan satiron kontraŭ la socio kaj ankaŭ kontraŭ precizaj personoj, kvankam tio lasta la artisto ĉiam malakceptis.
La serio estis eldonita en 1799, sed kiam estis elpovigitaj kaj Godoy kaj la kleristoj, la pentristo subite kaj rapide retiris la eldonon pro timo al la Inkvizicio. La serio estis vendata nur dum 14 tagoj. En 1803, por savi Los caprichos, decidis proponi la lamenojn kaj la 240 disponeblajn ekzemplerojn al la reĝo, kun destino al la ŝtata servo Real Calcografía, kontraŭ porviva pensio de dek du mil realoj ĉiujaraj por sia filo Javier.[1]
Estas konataj dek tri oficialaj eldonoj; 1799, kvin en la 19a jarcento, kaj sep en la 20a jarcento. Kaj la lasta en 1970 farita de la Real Academia de las Bellas Artes de San Fernando.
Los caprichos influis en kelkaj generacioj de artistoj de movadoj tiom malsimilaj kiel la franca romantismo, la Impresionismo, la germana ekspresionismo kaj la Superrealismo.
Galerio
- Capricho No. 1: Francisco Goya y Lucientes, pintor (Francisco Goya y Lucientes, pentristo)
- Capricho No. 2: El sí pronuncian y la mano alargan al primero que llega (Ili jesas kaj manprenas la unuan veninton)
- Capricho No. 3: Que viene el Coco (Venas la fantomo)
- Capricho No. 4: El de la Rollona
- Capricho No. 5: Tal para cual (Du similuloj)
- Capricho No. 6: Nadie se conoce (Neniu konas sin)
- Capricho No. 7: Ni así la distingue (Eĉ tiel li ne povas distingi)
- Capricho No. 8: ¡Que se la llevaron! (Ili forportis ŝin!)
- Capricho No. 9: Tántalo (Tantalo)
- Capricho No. 10: El amor y la muerte (Amo kaj morto)
- Capricho No. 11: Muchachos al avío (Pretaj junuloj)
- Capricho No. 12: A caza de dientes (Dentoĉaso)
- Capricho No. 13: Están calientes (Ili varmas)
- Capricho No. 14: ¡Qué sacrificio! (Kia memofero!)
- Capricho No. 15: Bellos consejos (Bonj konsiloj)
- Capricho No. 16: Dios la perdone: y era su madre (Dio pardonu: temas pri la patrino)
- Capricho No. 17: Bien tirada está (Bone aranĝita)
- Capricho No. 18: Y se le quema la casa (La domo ekbrulas)
- Capricho No. 19: Todos caerán (Ĉiuj falos)
- Capricho No. 20: Ya van desplumados (Ili senplumiĝis)
- Capricho No. 21: ¡Cual la descañonan! (Kiel ili senplumiĝis!)
- Capricho No. 22: ¡Pobrecitas! (Povrulinoj!)
- Capricho No. 23: Aquellos polvos (Tiuj polveroj)
- Capricho No. 24: No hubo remedio (Ne eblis solvo)
- Capricho No. 25: Si quebró el cántaro (La ujo rompiĝis)
- Capricho No. 26: Ya tienen asiento (Ili bone sidiĝis)
- Capricho No. 27: ¿Quién más rendido? (Kiu pli kapitulaca?)
- Capricho No. 28: Chitón (Silentu)
- Capricho No. 29: Esto sí que es leer (Tio ja estas legado)
- Capricho No. 30: ¿Por qué esconderlos? (Kial kaŝi ilin?)
- Capricho No. 31: Ruega por ella (Preĝu por ŝi)
- Capricho No. 32: Porque fue sensible (Ĉar ŝi estas sensiva)
- Capricho No. 33: Al conde palatino (Al la palatingrafo)
- Capricho No. 34: Las rinde el sueño (Venas dormego)
- Capricho No. 35: Le descañona (Ŝi razas)
- Capricho No. 36: Mala noche (Malbona nokto)
- Capricho No. 37: ¿Si sabra más el discípulo? (La lernanto scias plie)
- Capricho No. 38: ¡Bravísimo! (Bravege!)
- Capricho No. 39: Hasta su abuelo (Ĝis lia avo)
- Capricho No. 40: ¿De qué mal morirá? (Kial li mortos?)
- Capricho No. 41: Ni más ni menos (Nek pli nek malpli)
- Capricho No. 42: Tú que no puedes (Ci ne povas)
- Capricho No. 43: El sueño de la razón produce monstruos (La revoj de la racio kreas monstrojn)
- Capricho No. 44: Hilan delgado (Ili spinas fajne)
- Capricho No. 45: Mucho hay que chupar (Multo suĉendas)
- Capricho No. 46: Corrección (Korekto)
- Capricho No. 47: Obsequio al maestro (Donaco por la instruisto)
- Capricho No. 48: Soplones (Blovuloj)
- Capricho No. 49: Duendecitos (Koboldetoj)
- Capricho No. 50: Los Chinchillas (La Chinchillas)
- Capricho No. 51: Se repulen (Ili sin aranĝas)
- Capricho No. 52: ¡Lo que puede un sastre! (Kion povas tajloro!)
- Capricho No. 53: ¡Que pico de oro! (Kiel ora beko!)
- Capricho No. 54: El vergonzoso (La hontulo)
- Capricho No. 55: Hasta la muerte (Ĝismorte)
- Capricho No. 56: Subir y bajar (Supreniri kaj malsupreniri)
- Capricho No. 57: La filiación (La identigo)
- Capricho No. 58: Trágala, perro (Englutu, hundo)
- Capricho No. 59: ¡Y aún no se van! (Kaj ili ankoraŭ ne foriras!)
- Capricho No. 60: Ensayos (Provoj)
- Capricho No. 61: Volavérunt (Ili forflugis)
- Capricho No. 62: ¡Quién lo creyera! (Kiu estus kredinta tion!)
- Capricho No. 63: ¡Miren que graves! (Rigardu kiel ili solenas!)
- Capricho No. 64: Buen viaje (Bonan vojaĝon)
- Capricho No. 65: ¿Dónde va mamá? (Kien iras panjo?)
- Capricho No. 66: Allá va eso (Tien ĝi iras)
- Capricho No. 67: Aguarda que te unten (Atendu la ŝmiradon)
- Capricho No. 68: Linda maestra (Bela instruistino)
- Capricho No. 69: Sopla (Blovu)
- Capricho No. 70: Devota profesión (Devota profesio)
- Capricho No. 71: Si amanece, nos vamos (Mateniĝe ni foriru)
- Capricho No. 72: No te escaparás (Vi ne eskapos)
- Capricho No. 73: Mejor es holgar (Pli bone pigri)
- Capricho No. 74: No grites, tonta (Ne kriu, stultulino)
- Capricho No. 75: ¿No hay quién nos desate? (Ĉu neniu malligos nin?)
- Capricho No. 76: Está vuestra merced... pues, como digo... ¡eh! ¡cuidado! si no... (Ĉu vi?... Do, mi diru... he! Atentu! Krome...)
- Capricho No. 77: Unos a otros (Unuj al aliaj)
- Capricho No. 78: Despacha, que despiertan (Rapide, ili vekas)
- Capricho No. 79: Nadie nos ha visto (Neniu vidis nin)
- Capricho No. 80: Ya es hora (Estas tempo)
Referencoj
- ↑ Gudiol, Goya, p. 20.
Bibliografio
- Glendinning, Nigel (1992). La década de los Caprichos. Retratos. 1792 - 1804. Madrid: Real Academia de Bellas Artes de San Fernando. ISBN 84-87181-10-4.
- Gudiol, José (1984). Goya. Barcelona: Ediciones Polígrafa, S.A. ISBN 84-343-0408-2.