Los aires difíciles | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Los aires difíciles |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 2006 |
Ĝenro | filma dramo |
Kameraado | Alfredo Mayo, Alfredo F. Mayo |
Reĝisoro(j) | Gerardo Herrero |
Loko de rakonto | Kadizo |
Rolantoj | José Luis García Pérez • Carme Elías • Pilar Castro • Roberto Enríquez • Celia Freijeiro |
IMDb | |
Los aires difíciles (La malfacilaj aeroj, La malfacilaj ventoj) estas hispana komedia filmo de 2006 reĝisorita de Gerardo Herrero kaj protagonistigita de José Luis García Pérez, Carme Elias, Roberto Enríquez kaj Cuca Escribano. Ĝi estis filmita en Barbate (Kadizo) kaj Madrido, estas bazita sur la samnoma romano de la verkistino Almudena Grandes, kaj premieris en la Festivalo de Malago, en kiu ĝi ricevis la Oran Biznaga al la plej bona filmo.
Intrigo
Juan Olmedo kaj Sara Gómez estas du nekonatoj kiuj tamen ambaŭ fuĝas disde sia pasinteco kaj ĉiu el ili instaliĝas en nova domaro ĉe la marbordo de la plej suda hispana provinco proksime de la Ĝibraltara Markolo. Je centoj da km de Madrido, ili klopodas por refari sian vivon, spite la fakton ke la memoroj ankoraŭ estas tre fortaj: Sara, kiu perdis ĉion, kaj Juan, kiu fuĝas el familia tragedio, estas la protagonistoj de historio en kiu ambaŭ ventoj (ĉefe tiu orienta kaj tiu okcidenta) influas la konduton kaj mensostaton de la personoj kaj estas tialo por la titolo.
Geaktoraro kaj roluloj
- José Luis García Pérez kiel Juan
- Cuca Escribano kiel Maribel
- Carme Elías kiel Sara
- Roberto Enríquez kiel Damián
- Antonio Dechent kiel Panrico
- Andrés Gertrúdix kiel Alfonso
- Pilar Castro kiel Charo
- Natalia Sánchez kiel Charo (infana)
Eksteraj ligiloj
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Los aires difíciles (película) en la hispana Vikipedio.