Usona Nacia Laboratorio Los Alamos | ||
---|---|---|
Naciaj Laboratorioj kaj Teknologiaj Centroj de la Usona Departemento pri Energio • instalaĵo | ||
Komenco | 1943 vd | |
Geografia situo | 35° 52′ 32″ N, 106° 19′ 27″ U (mapo)35.87555556-106.32416667Koordinatoj: 35° 52′ 32″ N, 106° 19′ 27″ U (mapo) | |
Lando(j) | Usono vd | |
Sidejo | Los Alamos | |
Situo | Los Alamos County | |
| ||
Membro de | ORCID • Cifereca Biblioteka Federacio • Internacia Interreto-Konserva Konsorcio • Konsorcio de la Tut-Tera Teksaĵo • arXiv vd | |
Lingvoj | ||
Filioj | Nacia Laboratorio pri Grandegaj Magnetaj Kampoj vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | Kompanio kun limigita respondeco | |
La Usona Nacia Laboratorio Los Alamos (mallongigite Los Alamos respektive Los Álamos aŭ LANL por "Los Alamos Nacia Laboratorio") estas nacia laboratorio de la Usona Departemento pri Energio komence organizita dum la Dua Mondmilito por la desegno de nuklea armilo kiel parto de la projekto Manhattan. Ĝi situas mallongan distancon nordokcidente de Santa Fe, Nov-Meksiko en la sudokcidenta Usono.
Los Alamos estis elektita kiel la plej sekreta loko por projektado de atombombo fine de 1942, kaj oficiale estis komisiita la sekvan jaron, sub la administrado de la Universitato de Kalifornio en Berkelio. Tiutempe ĝi estis konata kiel projekto Y kaj estis la centro por dezajno de armiloj kaj ĝenerala kunordigo. Aliaj laboratorioj, hodiaŭ konataj kiel "Nacia Laboratorio Oak Ridge" kaj "Hanford", koncentriĝis pri la produktado de uranio kaj plutonio por la celataj bomboj. Los Alamos estis la koro de la projekto, kolektante sub la gvido de Robert Oppenheimer kelkajn el la plej famaj sciencistoj de la mondo, inter ili multnombrajn Nobel-premiitojn - ekzemple Hans Albrecht Bethe kaj Niels Bohr.