Laurentius Crellius (1744-1816) | |||||
---|---|---|---|---|---|
germana ĥemiisto | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 21-a de januaro1744 en Helmstedt, Germanio | ||||
Morto | 7-a de junio 1816 en Göttingen, Germanio | ||||
Lingvoj | germana • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Duklando Brunsvigo-Luneburgo vd | ||||
Alma mater | Universitato de Helmstedt, Universitato de Göttingen, Leopolda Akademio pri Sciencoj, Karola Kolegio de Brunsvigo, Reĝa Societo de Londono, Rusia Akademio de Sciencoj | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Maria Katharina Louisa Crell vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kemiisto • universitata instruisto • mineralogo vd | ||||
Aktiva en | Brunsvigo • Göttingen vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Gottfried Christoph Beireis vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Lorenz Florenz Friedrich von Crell (1744-1816) estis germana kemiisto, mineralogo, kuracisto, profesoro pri Filozofio kaj Medicino en la Universitato de Helmstedt kaj profesoro pri Kemio en la Universitato de Göttingen. Li estas la fondinto de la unua periodaĵo pri kemio (Kemiaj Analoj de Krelo), publikigitaj inter la jaroj 1778 kaj 1804. Li same estis profesoro pri kemio kaj mineralogio en la Karola Kolegio de Brunsvigo ĉirkaŭ 1774.
Vivo
Li estis filo de la germana kuracisto kaj anatomo Johann Friedrich Crell (1707–1747), frato de la filozofo Ludwig Christian Crell (1671-1733) kaj nepo de la profesoro kaj kuracisto Lorenz Heister (1683-1758) kiu akiris famon en la kampoj de la kirurgio kaj botaniko. Estante 15 jara, en la 20 de junio 1759 li enmatrikuliĝis en la Universitato de Helmstedt, kie, post dekoj da studoj proponitaj de la fakultatoj pri filozofio kaj medicino, li ricevis sian diplomon pri doktoriĝo en 1768. Pli malfrue li studis en Göttingen, Strasburgo, Parizo, Universitato de Edinburgo kaj Londono. En 1771, li estis nomumita profesoro pri metalurgio en la Karola Kolegio de Brunsvigo. Post tri jaroj li okupis la postenon kiel profesoro pri Medicino en la Universitato de Helmstedt kaj inter 1810 kaj 1816 li donis lecionojn pri kemio en la Universitato de Göttingen.
En 1778, Krelo publikigis sian unuan eldonon de la Kemia Revuo pri Natursciencoj, Medicino, Hejmekonomiko kaj Produktado.[1]. Dufoje li ŝanĝis la nomon de sia revuo kaj en 1784 ĝi estis konata kiel la Analoj de Krelo. Ĉi-revuo estis la unua periodo kies centra fokuso estis la kemio. Krelo ne plu eldonis ĝin en 1804 pro konkurado de la kemia revuo eldonita de Alexander Nicolaus Scherer (1771-1824) kaj Adolph Ferdinand Gehlen (1775–1815), nuntempe publikigita sub la titolo de "Revuo de Praktika Kemio"[2], kiu fariĝis tre populara.
Krelo plurfoje envolviĝis en akrajn disputojn pri la flogistona teorio, kreita en 1667 de Johann Joachim Becher (1635-1682). La eksperimentoj faritaj de Antoine Lavoisier (1743-1794) elmontris ke, la teorio estis erara laŭ la deklaracioj de la propono. Krelo tradukis kelkajn dokumentoj de Richard Kirwan (1733-1812), irlanda sciencisto kaj defendanto de la flogistona teorio. Krelo defendis tiu teorion ĝis 1799 kaj neniam malferme agnoskis ke tiu teorio estis erara.
Li estis elektita por la Leopolda Akademio pri Sciencioj, en 1788. La Leopolda Akademio pri Sciencioj estis fondita en la 1-a de januaro 1652 kaj nuntempe ĝi situas en la urbo Halle an der Saale. En 1780, la duko de Brunsvigo lin nomumis kiel "minadministranto" kaj en 1781 li ricevis la nobelan titolon de la imperiestro Leopoldo la 2-a, ŝanĝante sian nomon Krell al von Krell. La "Kemia Ĵurnalo al la amikoj de la Naturfilozofio"[3] estas konsiderata la unua monda revuo pri kemio kaj estis fondita de Krelo en 1778.
Verkaro
- Kontribuoj al la kemiaj analoj, Volume 6, 1795
- Novas descobertas da química.
- Beyträge zu den chemischen Annalen
- Neues chemisches Archiv, Volume 2
- Chemische Annalen für die Freunde der Naturlehre ..., Volume 1
- Li tradukis verkojn de Richard Kirwan (1733-1812), lecionojn de Joseph Black (1728-1799), kies lernanto li estis, kaj esploroj pri la varmo verkitaj de la irlanda kemiisto kaj fizikisto Adair Crawford (1748-1795).
Literaturo
- WorldCat Identities
- Archiv Der Pharmazie: Chemistry in Life Sciences, Volume 18
- Chemische Annalen für die Freunde der Naturlehre, Aerznengelartheit ...
- Science in the Enlightenment: An Encyclopedia, William E. Burns
- The Formation of the German Chemical Community, 1720-1795, Karl Hufbauer
- Allgemeine Deutsche Biographie
- WorldCat Identitities
- Karlsruher Institut für Technologie
- zeno.org
- Nordisk familjebok
- Neues allgemeines Deutsches adels-lexicon: im vereine mit mehreren ..., Volume 2 - Ernst Heinrich Kneschke.
- alibris.com
- Carta de Lorenz Florenz Friedrich von Crell a Joseph Black Arkivigite je 2013-12-24 per la retarkivo Wayback Machine, datada de 24 de Outubro de 1779
- Science in the Enlightenment: An Encyclopedia - William E. Burns.
Vidu ankaŭ
- Johann Joachim Becher (1635-1682)
- Ludwig Christian Crell (1671-1733)
- Lorenz Heister (1683-1758)
- Johann Friedrich Crell (1707–1747)
- Richard Kirwan (1733-1812)
- Alexander Nicolaus Scherer (1771-1824)
- Adolph Ferdinand Gehlen (1775-1815)