Lorenz Oken
Persona informo
Lorenz Oken
Naskiĝo 1-an de aŭgusto 1779 (1779-08-01)
en Offenburg
Morto 11-an de aŭgusto 1851 (1851-08-11) (72-jaraĝa)
en Zuriko
Mortis per peritoneito vd
Tombo Zuriko vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Grandduklando Badeno Sankta Romia Imperio Svislando vd
Alma mater Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo Universitato de Würzburg vd
Profesio
Okupo entomologo biologo ornitologo natursciencisto universitata instruisto filozofo kuracisto botanikisto vd
Laborkampo plantoscienco fungoscienco zoologio fiziologio medicino naturfilozofio vd
Aktiva en Munkeno vd
vd Fonto: Vikidatumoj

Lorenz OKEN (naskiĝis la 1-an de aŭgusto 1779, mortis la 11-an de aŭgusto 1851) estis germana naturalisto, botanikisto, biologo, kaj ornitologo.

Oken naskiĝis Lorenz Okenfuss en Bohlsbach (nune parto de Offenburg), Ortenau, Baden, kaj studis naturan historion kaj medicinon ĉe la universitatoj de Freiburg kaj de Würzburg. Li iris poste al la Universitato de Göttingen, kie li iĝis Privatdozent (sensalajra helpanto), kaj mallongigis sian nomon al Oken. Kiel Lorenz Oken, li publikigis malgrandan verkon titole Grundriss der Naturphilosophie, der Theorie der Sinne, mit der darauf gegründeten Classification der Thiere (1802). Tiu estis la unua de serio de verkoj kiuj igis lin estro de movado "Naturphilosophie" en Germanio.

Laŭ tiu li etendis al fizika scienco la filozofiajn principojn kiujn Immanuel Kant (1724–1804) estis aplikintaj al epistemologio kaj moralo. Oken estis antaŭata je tio de Gottlieb Fichte (1762–1814), kiu, konante, ke Kant estis malkovrinta la materialojn por universala scienco, deklaris, ke ĉio kion li bezonis estis sistematika kunordigo de tiuj materialoj. Fichte entreprenis tiun taskon en sia "Sciencodoktrino" (Wissenschaftslehre), kies celo estis konstrui ĉiun konon per rimedoj a priori. Tiu klopodo iom skize de Fichte, estis poste prilaborita de la filozofo Friedrich Schelling (1775–1854). Oken konstruis sur la verko de Schelling, produktante sintezon pri kio Schelling laboris.

Oken produktis la sep-voluman serion Allgemeine Naturgeschichte für alle Stände, kun bildoj de Johann Susemihl (1767–1847), kaj publikita en Stuttgart de Hoffman inter 1839 kaj 184l.[1]

Referencoj

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.