Estro de milito | |
---|---|
Fotopiedo Fotopiedo | |
filmo | |
Originala titolo | Lord of War |
Produktadlando | Usono |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 16-a de septembro 2005 |
Daŭro | 122 minutoj |
Ĝenro | Murdaro |
Kameraado | Amir Mokri |
Buĝeto | Usona $42.000.000 |
Reĝisoro(j) | Andrew Niccol |
Produktisto(j) | Nicolas Cage Chris Roberts Andreas Grosch |
Scenaro | Andrew Niccol |
Filmita en | Usono Francio Turkio |
Loko de rakonto | Nov-Jorko • Berlino • Liberio • Kolombio • Ukrainio |
Muziko de | Antonio Pinto |
Rolantoj | Nicolas Cage • Jared Leto • Bridget Moynahan • Ian Holm • Ethan Hawke • Eamonn Walker • Tanit Phoenix • Donald Sutherland • Yevgeni Lazarev • Liya Kebede • Sammi Rotibi |
Laboratoriaj kaj optikaj efektoj | Andrew Robertson |
Produktinta firmao | Saturn Films (Usono) |
Distribuo | Gemini Films Productions (Kanado) Lion Gate Films Inc (Usono) |
IMDb | |
Lord of War (Estro de milito) estas usona filmo de Andrew Niccol, kiu aperis la 16-an de septembro 2005.
Titolo
La filmotitolo "Lord of War" estas nur la aparta maniero diri la koncepton "warlord" fare de unu el la protagonistoj, duonfikcia diktatoro de afrika regno. Se oni ekiras de la esperanta "militestro", bona traduko de la titolo estas "Estro de milito".
Rakonto
Yuri Orlov [juri orlof] estas juda junulo loĝanta en Novjorko. Antaŭ lia naskiĝo, la familio Orlov transloĝiĝis de Ukrainio al Usono, por malfermi restoracion. Yuri kreskiĝis en Little Odessa, malpacema novjorka kvartalo kie pafadoj estis tre oftaj. Sed, kurioze, li fakte ĉeestis unu nur kiam li estis fariĝita plenkreskulo.
Post tiu pafado en banko, la sencela junulo ekkomprenis ke, se nutri popolon estas baza profesio de l' homaro, armi popolon estas samvalora rimedo por riĉiĝi. Multe riĉiĝi. Ĉar se dekduono de la tutmonda homaro posedas pafilon, estas ankoraŭ multaj homoj por armi. Tiel, sekrete kaj profesie, Yuri dum jardekoj spektis kaj provizis konfliktojn kiel la fino de la Malvarma milito, aŭ la 60 bataloj kiu okazis en Afriko dum la naŭdekaj jaroj. Ĉio ĉi dum vivante normalan vivon kun sia edzino kaj filo en Usono.
Kiam oni akuzas lin esti buĉisto kaj usona perfidulo provizante malamikoj de lia nacio, li kviete respondas ke cigared- aŭ veturil-vendistoj provizas la popolon per pli mortigaj iloj ol liaj, aldonante ke almenaŭ pafiloj kunhavas sekurbutonon! Eĉ se polica agento daŭre provas malliberigi lin, li perfekte scias ke ĉiam estos oficialaj superuloj por protekti lin, ne forgesante ke la plej granda armilkomercisto en la mondo estas lia propra prezidento.
Opinio
Andrew Niccol [andru nikol] emas reĝisori politike tiklajn filmojn. Post Gattaca kaj S1mOne, li sin turnas al la pafila mondkomerco. Tiun delikatan temon li prezentas tre cinike. Efektive, kiel pli bone tuŝi spektantajn konsciencojn ol montri tiun negocon kiel tutnormalan kaj banalan aferon?
Post la filmo, kie li prezentas malheroon farantan sian specialan komercon, Niccol provas skui nin afiŝante ke lia filmo estas farita laŭ veraj faktoj. Li bone scias ke ĉion ĉi oni konfuze scias sed ne vere konscias. Lord of War fakte estas agadfilmo sed precipe estas akuzo kontraŭ tiu situacio, ke la kvin daŭraj regnoj en la Konsilio de Sekureco de UN estas la plej grandaj armilŝakristoj en la mondo. Lia maniero, kiam oni parolas pri armilo de amasa detruo (AAD) estas simpla kaj efika.
Ĉefrolantoj
- Nicolas Cage - Yuri ORLOV
- Bridget Moynahan - Ava CORDOVA
- Jared Leto - Brat ORLOV
- Shake Tukhmanian - Irina ORLOV
- Jean-Pierre Nshanian - Anatoly ORLOV
- Jasper Lenz - Gregor
- Kobus Marx - Boris
- Stephan De ABREU - Liev
- Ian Holm - Simeon Weisz
- Tanya Finch - Ingrid
- Lize Jooste - Natasha
- Donald Sutherland - Pułkownik Oliver Southern
- Ethan Hawke - VALENTINE