Loránd Farkas | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de aŭgusto 1914 en Budapeŝto |
Morto | 15-an de julio 1986 (71-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | kemiisto • akademiulo |
Loránd FARKAS [farkaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Farkas Loránd estis hungara kemiisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1973).
Loránd Farkas naskiĝis la 31-an de aŭgusto 1914 en Budapeŝto. Li mortis la 15-an de julio 1986 en Budapeŝto.
Biografio
Loránd Farkas frekventis mezlernejojn en Budapeŝto, Makó, Szeged, poste universitatojn en Szeged kaj Budapeŝto. Li komencis sian karieron en kemia katedro de Budapeŝto. En 1950 li arestiĝis, poste en Recsk li estis politika kaptito (gulagano) dum 3 jaroj. En 1956 li ekinstruis en universitato en Budapeŝto. Baldaŭe li estis gastprofesoro en Munkeno kaj Florido. Li partoprenis en kreo de medikamento "Ypriflavon". Li ricevis premion de la Franca Akademio en 1963.
Verkaro (elekto)
- Topics in Flavonoid Chemistry and Biochemistry (1975)
- Flavonoids and Bioflavonoids (1977)
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.