Longvosta arbokoturno | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Dendrortyx macroura (Jardine & Selby, 1828) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Longvosta arbokoturno (Dendrortyx macroura) estas specio de birdoj de la familio de Odontoforedoj kaj ordo de Kokoformaj.
Ĝi troviĝas nur en centra kaj suda Meksiko. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj kun densa arbustaro.
Aspekto
La Longvosta arbokoturno estas arbaradaptata koturno. Ambaŭ seksoj estas similaj laŭ plumaro. Tiu koturno estas 29 al 42 cm longa, kun pezo de 350 al 465 g. Temas pri brunstrieca birdo; la ventro estas pli hela kun malgrandaj malhelaj makuloj, kaj dorse estas blankaj aŭ grizecaj makuloj. La plumoj de la vizaĝo, kresto kaj gorĝareo estas nigraj, sed kun du blankaj strioj super- kaj sub-okula. La okulo, la ĉirkaŭokula ringo kaj la dikbaza beko estas ruĝaj.
Habitato kaj distribuado
Ĝi loĝas en nebularbaroj kaj miksitaj arbaroj de pino-kverko de montaraj areoj moderklimataj kaj pli malvarmaj, en deklivoj de vulkanoj. Ties distribuado enhavas teritoriojn de la Sierra Nevada de oriente okcidenten, el ŝtato de Veracruz ĝis Jalisco, krom altaj regionoj de la ŝtatoj de Guerrero kaj Oaxaca.
Kvankam ĝi ne estas konsiderata tutmonde minacata, ĝi estas protektata de la meksikia leĝaro; ĉefa minaco estas habitatoperdo pro senarbarigo.
Subspecioj
Oni konas 12 subspeciojn de Dendrortyx macroura :[1]
- Dendrortyx macroura macroura - S Meksikio (valo de Meksiko kaj Veracruz)
- Dendrortyx macroura diversus - SOkc Meksikio (montararbaroj de NOkc Jalisco)
- Dendrortyx macroura griseipectus – Okc deklivo de la montoj de la Federa Distrikto Meksiko kaj Morelos
- Dendrortyx macroura striatus - SOkc Meksikio (S Jalisco al Michoacán kaj Guerrero)
- Dendrortyx macroura inesperatus - S Meksikio (areo de Chilpancingo en Guerrero)
- Dendrortyx macroura oaxacae - S Meksikio (montararbaroj del W Oaxaca)
- Dendrortyx macroura macroura - S Meksikio (valo de México kaj Veracruz)
- Dendrortyx macroura diversus - SOkc Meksikio (montararbaroj de NOkc Jalisco)
- Dendrortyx macroura griseipectus – Okc deklivaro de la Montoj de la Federa Distrikto Meksiko kaj Morelos
- Dendrortyx macroura striatus - SOk Meksikio (S Jalisco al Michoacán kaj Guerrero)
- Dendrortyx macroura inesperatus - S Meksikio (areo de Chilpancingo en Guerrero)
- Dendrortyx macroura oaxacae - Suda Meksikio (montararbaroj de Okc Oaxaca)
Kutimaro
Ĝi estas specio de loĝantaj birdoj; ili manĝas ĉefe surgrunde semojn kaj malgrandajn foliojn, kaj en arboj kaj arbustoj malgrandajn florojn kaj fruktojn. Ili ripozas nokte sole aŭ en paroj en arboj aŭ arbustoj, el kie kantas frumateniĝe kaj krepuske. Temas pri monogama koturno, kies reprodukta sezono daŭras el aprilo al aŭgusto. La Longvosta arbokoturno konstruas sian neston surgrunde kaj la ino demetas ovaron de 4 al 6 ovoj; la idoj estas frumaturaj kaj nestofuĝantoj.
Referencoj
- Peterson, Roger Tory, kaj Edward L. Chalif. 2008. Aves de México. Guía de campo. Editorial Diana, México.
- Dendrortyx macroura, Ruĝa Listo de IUCN, konsultita la 23-a de januaro de 2009, BirdLife International, en angla
- BirdLife International 2004. Dendrortyx macroura. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 10an de Julio 2007.
|