Longobardoj | |
---|---|
historia etno | |
Suma populacio | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Lingvo(j) | |
| |
Religio | |
| |
La longobardoj[1], foje ankaŭ lombardoj aŭ langobardoj[2] - latine langobardi - estis antikva ĝermana popolo. En la 1-a jarcento p.K. la lombardoj loĝis apud la rivero Elbo. Post longa migrado ili troviĝis en Panonio kaj Noriko, kie imperiestro Justiniano la 1-a permesis al ili setli en 548.
En 568, sub la regado de Alboino, ili eniris nordan Italio, kie ili fondis reĝlandon kun ĉefurbo Pavio.
Ili poste penetris en centran kaj sudan Italujon, escepte de Pentapolo, la Papaj Ŝtatoj kaj la sudaj marbordoj, kiuj restis bizancaj.
Post la morto de Alboino (ĉ. 570) kaj la mallonga regno de Klefo la ŝtato disiĝis laŭ 36 duklandoj. La duklandoj Spoleto kaj Benevento en suda Italujo sendependiĝis. En 584 la lombardaj nobeloj elektis Aŭtaron, filon de Klefo, reĝo.
Reĝo Liutprando (712-744) fortikigis la reĝlandon per leĝoj kaj rekonkeris Spoleto-n kaj Benevento-n.
Papo Stefano la 2-a alvokis la frankan reĝon Pipinon la Malaltan por helpo. La frankoj venkis la lombardojn. Karolo la Granda estis denove helpa al la papo, invadis Lombardujon kaj estis kronata reĝo de la lombardoj en Pavio en 774.
La longobardoj lasis sian nomon al la okcidenta parto de norda Italio kaj al la nuntempa italia regiono Lombardio.
Referencoj
- ↑ artikolo longobardo en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio
- ↑ la formo lombardoj deriviĝas el la romanidaj lingvoj, la formo langobardoj el la ĝermanaj lingvoj kaj la latina, krome en la moderna itala lingvo la antikva popolo nomatas longobardi, kun unua vokalo "o", kiel la norma nomo longobardoj en PIV.