Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Longjumeau (stacidomo) kaj Longjumeau (Tramtrajno en Francilio).
Longjumeau
Parko en Longjumeau
Parko en Longjumeau
komunumo en Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Francilio
Departemento Essonne
Arondismento Palaiseau
Kantono Longjumeau
Komunumaro Communauté d'agglomération Europ'Essonne
Urbestro Sandrine Gelot-Rateau (2014–2020)
Insee-kodo 91345
Poŝtkodo 91160
Demografio
Loĝantaro 21 510 (2011)
Loĝdenso 4 444,2 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj 48° 42′ N,  18′ O (mapo)48.696942.29556Koordinatoj: 48° 42′ N,  18′ O (mapo)
Alteco 40 ĝis 93 m
Areo 4,84 km2
Situo

Geografia lokigo sur la mapo : Francilio

Longjumeau (Francilio)
Longjumeau (Francilio)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

Longjumeau (Francio)
Longjumeau (Francio)
DEC
Map

Longjumeau [lɔ̃ʒymo] estas franca komunumo en la departemento Essonne, en la regiono Francilio. Ĝi havis 21 510 loĝantojn en la jaro 2011[1].

Geografio

Situo de Longjumeau en Essonne

Longjumeau situas 18 km sude de la centro de Parizo.


Transporto

La stacidomo de Longjumeau

En Longjumeau troviĝas du stacidomoj: Longjumeau kaj Gravigny-Balizy. Ili ambaŭ estas haltejoj de la regiona linio RER C.

Aldone, la flughaveno Parizo-Orly troviĝas 6 km nordoriente de la urbo.


Partia kursejo de RSDLP


Somere (de majo ĝis aŭgusto) de 1911 Vladimir Lenin kune kun sia edzino Nadeĵda Krupskaja loĝis en Longjumeau en la domo #91, nun Rue du Président François Mitterrand. Tie li organizis la partian kursejon de RSDLP, kie li mem kaj ceteraj geaktivuloj, inkluzive Inessa Armand, instruis komunismajn ideojn por rusiaj revoluciistoj.

Sur fasado de la konstruaĵo pendas la respektiva memortabulo.

Paco de Longjumeau

maldekstra

Ĝuste en ĉi tiu Domo estis subskribita la Paco de Longjumeau la 23-an de marto, 1568, kiu ĉesigis la duan religian militon inter katolikoj kaj protestantoj

Le Postillon de Longjumeau

komika opero 3 aktoj fare de Adolphe Adam. Libreto: Adolphe de Leuven + Léon Lévy Brunswick. La unua prezentado: la 13-an de oktobro 1836 Parizo, Opéra-Comique.

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.